Idyss Einihovici

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭstralia esperantisto

Idyss EINIHOVICI naskiĝis 1904 kaj mortis la 29-an de majo 1998 en Perto (Aŭstralio). Patrono de TEJO, honora membro de ILEI, ŝi kun sia edzo (forpasinta en 1988) aktivis pli ol 50 jarojn por Esperanto. Ŝi malavare subtenis diversajn projektojn, i.a. Esperanto-instruadon (de Trevor Steele) en loka lernejo kaj partoprenon de aŭstralianoj en Internaciaj Infanaj Kongresetoj. Ŝi regule iris al UK, eĉ 90-jara.