Iglica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Koordinatoj: 51°06′27,18″N 17°04′30,70″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “,”. Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “,”.">Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “,”.; Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “,”. (Iglica)

Iglica, en la fono Hala Ludowa

Iglica estas najloforma konstruaĵo en Vroclavo, Pollando. La ensemblo de Iglica kaj la Hala Ludowa apartenas al la simboloj de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iglica estis konstruita en 1948 laŭ planoj de inĝeniero Stanisław Hempel kaj originale estis 106 m alta. La celo estis fortiri la atenton de la germankonstruita Hala Ludowa (Jahrhunderthalle) kaj memorigi pri la novakiritaj teritorioj.

Sur la turpinton oni almuntis spegulojn por efektivigi lumefektojn. Tiuj speguloj disrompiĝis dum malbona vetero, la 20-an de julio 1948. La restojn forigis du studentoj en oktobro de 1948.

Post parta malkonstruo de la turo, ekde 1964 la alto estas ankoraŭ 96 m.