Ignác Krecsányi
Ignác Krecsányi | |
---|---|
![]() Ignác Krecsányi en la 1860-aj jaroj | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1844 en Marghita |
Morto | 13-an de decembro 1923 (79-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Sarolta Krecsányi • Katalin Krecsányi |
Edz(in)o | Kiss Veron |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
KRECSÁNYI Ignác [kreĉa'nji] estis hungara aktoro, teatrestro, ĵurnalisto naskita en Margitta la 1-an de aprilo 1844 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de decembro 1923. Lia frato estis Sarolta Krecsányi, li estis patro de aktorino Veron Krecsányi.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Ignác Krecsányi debutis en 1863 en trupo de György Molnár (Népszínház de Buda) kaj post plurjara vagado li iĝis teatrestro en 1873 en Kecskemét kun kies trupo li trairis la provincajn urbojn. En 1883 li luis la Budai Színkör, poste ekde 1888 li iĝis direktoro de la teatro de Temeŝvaro, la gvidanto de la trupo de Buda-Temeŝvaro ĝis 1913. Li diskonigis la hungaran teatrokulturon al publiko de tiuj urboj, kies loĝantaro plejparte estis germana en tiu tempo. Li estis erudita teatrestro. Li redaktis la Színházi Naptár kaj Thália Emléknaptár. Lia valora teatrohistoria kolekto (la 3 voluma manuskripto, la 1139 teatraj afiŝoj kaj unu albumo) troviĝas en la Hungara Nacia Muzeo.
Aktoroj, kiuj apartenis al trupo de Krecsányi (elekto)[redakti | redakti fonton]
Libroj[redakti | redakti fonton]
- A magyar színészet térfoglalása Budán 1883-ban (Temesvár, 1914);
- Régi dolgok – régi színészetről (Temesvár, 1914).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar Életrajzi Lexikon
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun fotoj
- [1]