Ignacio Hidalgo de Cisneros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ignacio Hidalgo de Cisneros
VGG.17.1.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de julio 1896 (1896-07-11)
en Vitorio
Morto 9-an de februaro 1966 (1966-02-09) (69-jara)
en Bukareŝto
Tombo Bellu cemetery
Ŝtataneco Hispanio
Profesio militisto, politikisto, diplomato
Lingvoj hispana lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Constancia de la Mora

v  d  r
Information icon.svg

Ignacio HIDALGO DE CISNEROS y López de Montenegro (Vitorio, 11a de julio 1896 – Bukareŝto, 9a de februaro 1966) estis hispana militisto kaj aviadisto. Dum la Hispana Enlanda Milito li estis la estro de la Aerarmeo de la Respubliko.

Ignacio Hidalgo de Cisneros luktis en la Rimilito kaj en la Enlanda Milito, kie li atingis la gradon de generalo kaj eĉ iĝis la ĉefo de la Aeraj Fortoj de la Respubliko, kaj unu el ties ĉefaj organizantoj. Li estis edzo de la nobelulino Constancia de la Mora Maura, alia elstara respublikema aktivulino, same kiel li, same aristokrato kaj el familio de karlistoj.

La 15a de decembro 1930 li partoprenis, kun aliaj aviadistoj kaj militistoj partianoj de la respubliko, kiel Queipo de Llano, en klopodita puĉo estrita de Ramón Franco, frato de la generalo Francisco Franco, kiu ekhavis kontrolon de la flughaveno de Cuatro Vientos; La puĉo malsukcesis kaj Hidalgo de Cisneros fuĝis al Portugalio kaj de tie al Parizo.

La proklamo de la de la Respubliko permesis lin reveni en Hispanion kaj okupi diverssajn postenojn. Dum la Hispana Enlanda Milito li estis grava figuro de la Aeraj Fortoj de la Respubliko. Jam ekde la momento mem de la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 lu kunlaboris kun la Militministro Julio Casares Quiroga por certigi ke la flughavenoj restu en la obeo al la respublika registaro. Li okupis altajn postenojn kaj kunordigis la helpon fare de Sovetunio, kiu komencis sendi aviadilojn, kiaj la famaj Polikarpov. Li estis estro de ĉirkaŭ 450 aviadilojn, pli ol tiuj disponeblaj de la malamiko. Li estris ekzemple la bombardadon al Sevilo kaj Valadolido, agado kiu ne estis bone akcepttia de la respublika registaro, kiu nevolonte akceptis bombardadi urbajn kernojn. Fine de 1938 li negocadis kun Stalino plian vendadon de armiloj kaj je la malvenko dum la puĉo fare de Casado ene de la respublika flanko, li foriris al ekzilo kune kun aliaj komunistaj estroj. Li estis kaj estos aktivulo de la Komunista Partio de Hispanio.