Ignacio Milam Tang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacio Milam Tang
Persona informo
Naskonomo Ignacio Milam Tang
Naskiĝo 20-an de junio 1940 (1940-06-20) (83-jaraĝa)
en Evinayong, Hispana Gvineo,  Hispanio
Ŝtataneco Ekvatora Gvineo
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ignacio Milam Tang (nask. je la 20a de junio 1940) estas ekvatorgvinea politikisto.

Li apartenas al la etno de la fangoj, al kiuj apartenas ĉirkaŭ 80 procentoj de la loĝantaro en Ekvatora Gvineo, kaj estas membro de la Partido Democrático de Guinea Ecuatorial (PDGE).

Li estis ambasadoro de Ekvatora Gvineo en Hispanio, inter 2006 kaj 2008. Poste, li estis ĉefministro de la 8a de julio 2008 ĝis la 21a de majo de 2012, post Ricardo Mangue Obama Nfubea. De majo 2012 ĝis junio 2016 li estis unua vicprezidanto de la lando.

Nuntempe li estas prezidanto de la Konsilio de la Respubliko de Ekvatora Gvineo.