Ignacio Ramón Ferrín Vázquez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ignacio Ramón Ferrín Vázquez
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1943 (1943-08-30) (78-jara)
en Vigo
Lingvoj hispana angla
Loĝloko Merido
Ŝtataneco Venezuelo
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo • Universitato de Nov-Meksiko • Universitato de Kolorado ĉe Boulder
Okupo
Okupo astronomo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ignacio Ramón FERRÍN VÁZQUEZ (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1943 en Vigo, Hispanio) estas venezuela astronomo.

Li ricevis licencion pri fiziko en 1968 de la Centra Universitato de Venezuelo, doktoreco pri sciencoj en 1973 de la Universitato de Nov-Meksiko (Albuquerque, Usono) kaj Ph.D en 1976 de la Universitato de Kolorado en Boulder (Koloradio, Usono). Li estis profesoro ĉe la Universitato de Andoj en Merido (Venezuelo).

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro aǔ kunmalkovro de 9 asteroidoj inter 2000 kaj 2006[1] el kiuj 7 kun Carlos Leal.

La asteroido 127870 Vigo ricevis la nomon de lia naskiĝa urbo.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ignacio Ramón Ferrín Vázquez en la hispana Vikipedio.