Ignaco Jozefo la 3-a Junan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ignaco Jozefo la 3-a Ĝunan)
Ignaco Jozefo la 3-a Junan
Siria katolika patriarko de Antioĥio
Persona informo
إغناطيوس يوسف الثالث يونان
Naskonomo Ephrem Joseph Younan
sirie ܐܓܢܛܝܘܣ ܝܘܣܦ ܬܠܝܬܝܐ ܝܘܢܢ
arabe إغناطيوس يوسف الثالث يونان
Naskiĝo 15-an de novembro 1944 (1944-11-15) (79-jaraĝa)
en Al-Hasaka
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sirio vd
Alma mater Pontifika Urbana Universitato vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignaco Jozefo la 3-a, denaske Ephrem Joseph YOUNAN, sirie ܐܓܢܛܝܘܣ ܝܘܣܦ ܬܠܝܬܝܐ ܝܘܢܢ (naskiĝis la 15-an de novembro 1944 en Al-Hasaka, Gubernio Hasaka) estas Siria episkopo de la Siria katolika eklezio. Li studis en la Seminario de Charfet kaj en la Pontificio Collegio Urbano de Romo kaj fariĝis pastro la 12-an de septembro 1971.

La 6-an de novembro 1999 papo Johano Paŭlo la 2-a establis la unuan sirian katolikan eparĥion de Nordameriko, la Eparĥio de Our Lady of Deliverance of Newark de Newark kaj nomumis patron Ephrem Joseph Younan unua episkopo de la nova eklezio.[1]

La 20-an de januaro 2009 la sinodo de la Siria katolika eklezio, en Romo, elektis la episkopon Ephrem Joseph Younan nova patriarko de Antioĥio, kun la nomo de Ignaco Jozefo 3-a Junan, al kiu papo Benedikto la 16-a donis la eklezian komunion.[2]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]