Ignaz Döllinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignaz Döllinger
La germana anatomo kaj evoluhistoria pioniro Ignaz Döllinger
La germana anatomo kaj evoluhistoria pioniro Ignaz Döllinger
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1770 (1770-05-27)
en Bamberg
Morto 14-an de januaro 1841 (1841-01-14) (70-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Loĝloko Germanio
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Bamberg
Familio
Infano Ignaz von Döllinger
Okupo
Okupo botanikisto • universitata instruisto • fiziologo • anatomo • kuracisto
vdr

Ignaz DÖLLINGER (naskiĝis la 24-an de majo 1770 en Bamberg, mortis la 14-an de januaro 1841 en Munkeno) estis germana anatomo. Lia filo estis la fama teologo Ignaz von Döllinger.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en Munkeno, Vieno kaj Pavio kaj iĝis en 1794 profesoro universitata en Bamberg, en 1803 en Würzburg, en 1823 en Landshut kaj en 1826 en Munkeno.

En Würzburg li havis intimajn kontaktojn kun Friedrich Schelling, kies influo bone videblas ĉe »Grundriß der Naturlehre des menschlichen Organismus« (Bamberg 1805). Apogite sur laboroj komparantaj-anatomiaj kaj fiziologiaj de siaj disĉiploj Karl Ernst von Baer, Christian Heinrich von Pander kaj Joseph Eduard d'Alton li metis la fundamenton por vere scienca evoluhistorio de organaj ekzistajhoj.

Jen aliaj gravaj verkoj de li: »Wert und Bedeutung der vergleichenden Anatomie« (Würzburg 1814); »Beiträge zur Entwickelungsgeschichte des Gehirns« (Frankfurt 1814); »Grundzüge der Physiologie« (Regensburg 1835, 2 kajeroj); »Grundzüge der Entwickelung des Zell-, Knochen- und Blutsystems« (1842).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. Walter, Rede zum Andenken an Ignaz Döllinger, München 1841

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 91-92, kio legeblas interrete tie ĉi.