Ignaz Wechselmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignaz Wechselmann
portreto pri Ignaz Wechselmann (pentrita de Fülöp Elek László, 1894)
portreto pri Ignaz Wechselmann (pentrita de Fülöp Elek László, 1894)
Persona informo
Naskonomo Ignaz Wechselmann
Naskiĝo 1828
en Nicolaj (Silezio, Prusio)
Morto la 17-an de februaro 1903
en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Salgotarjani Street Jewish Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Okupo
Okupo arkitektofilantropo
Verkoj Granda Sinagogo
vdr

Ignaz Wechselmann [ignac veĥzelman], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Wechselman Ignác estis germandevena hungara arkitekto.

Ignaz Wechselmann[1] naskiĝis en 1828 en Nicolaj (Silezio, Prusio, nuntempa Mikołów en Pollando), li mortis la 17-an de februaro 1903 en Budapeŝto.

Ignaz Wechselmann en 1880 (staranta maldekstre la unua)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignaz Wechselmann studis en Teknologia Universitato Berlino, poste li estis asistanto en TU Wien ĉe en:Ludwig Förster. En 1856 li transloĝiĝis al Budapeŝto, kie li estis reprezentanto de Förster. Li ofte superrigardis projektojn de Miklós Ybl (ekzemple Granda Sinagogo de Budapeŝto). Inter 1870-1890 li projektis multajn palacojn, muelejojn, fabrikojn en Budapeŝto. Li ricevis reĝan premion en 1886, baldaŭ li estis levita al la hungara nobelaro. En 1890 li retiriĝis kaj li testamentis grandajn sumojn al speciala lernejo de blinduloj, pedagogoj kaj lernantoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]