Ignác Aurél Fessler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ignác Aurél Fessler [fesler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fessler Ignác Aurél estis hungara historiisto, luterana episkopo, filologo, profesoro, monaĥo, framasono, membro (korespondanta en 1831) de Hungara Scienca Akademio.

Pentraĵo pri Ignác Aurél Fessler

Ignác Aurél Fessler [1] naskiĝis la 18-an de majo 1756 en Hungara reĝlando en Zurány. Li mortis la 15-an de decembro 1839 en Sankt-Peterburgo (Rusia imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Aurél Fessler devenis el katolika familio. Li aĝis 12, kiam li redaktis latinan preĝlibron. En 1774 li aliĝis al la kapucenoj, poste ĝismorte li havis aventuran sorton. Li vivis en diversaj monaĥejoj, fine li pastriĝis en 1779. Li plurfoje protestis kontraŭ la tiama vivo de monaĥoj, fine li forlasis la ordenon en 1784 kaj li instruis en Lemberg, krome li doktoriĝis el teologio. En 1791 li prenis la luteranan religion, en la sekva jaro li edziĝis, en 1802 eksedziĝis. Ĝis 1802 li okupiĝis pri la framasonismo en Berlino. En 1802 li denove edziĝis, En 1810 li ricevis profesoran postenon en Sanktpeterburgo, fine li estis episkopo en Rusia imperio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Was ist der Kaiser? Verfasst von einem Kapuziner-Mönch (1782)
  • Sidney (1788) - tragedio
  • Marc. Aurel. (1790–92), 1793, 1799, 1801, 1810, 1816)
  • Aristides und Themistocles. Vom Verfasser des Marc. Aurels (1792, 1806, 1809, 1819, hungare: 1845–46)
  • Aktenmässige Aufschlüsse über den Bund der Evergeten in Schlesien (1804)
  • Die alten und die neuen Spanier (1810, 1814)
  • Liturgische Versuche zur Erbauung der Gläubigen, sowohl geistlichen als weltlichen (1823)

Literaturo[redakti | redakti fonton]