Igor Ŝafareviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Igor Ŝafareviĉ
Igor Shafarevich.jpeg
Personaj informoj
Naskiĝo 3-an de junio 1923 (1923-06-03)
en Ĵitomir, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, Flag of the Soviet Union (1922–1923).svg Sovetunio
Morto 19-an de februaro 2017 (2017-02-19) (93-jara)
en Moskvo, Flag of Russia.svg Rusio
Tombo Troyekurovskoye Cemetery
Ŝtataneco Sovetunio, Rusio
Alma mater MSU Faculty of Mechanics and Mathematics
Profesio matematikisto, homrajta aktivulo, universitata profesoro
Oficiala retejo http://www.mi.ras.ru/~shafarev/
Lingvoj rusa lingvo
Verkaro teoremo de Ŝafareviĉ-Weil
teoremo de Ŝafareviĉ pri solvebla Galoja grupo
formulo de Grothendieck-Ogg-Ŝafareviĉ
grupo de Tate-Ŝafareviĉ
Familianoj
Infano Andrei Shafarevich
v  d  r
Information icon.svg

Igor Ŝafareviĉ (ruse: Игорь Ростиславович Шафаревич; naskiĝis la 3-an de junio 1923 en Żytomierz, mortis la 19-an de februaro 2017 en Moskvo) – rusa matematikisto okupiĝanta pri algebro, algebra geometrio kaj algebra nombroteorio.

En 1940 finis Moskvan Universitaton, kie lekciis en la jaroj 1944–1975. De 1953 kiel profesoro. De 1943 laboris en Matematika Instituto je la nomo al Steklov ĉe Soveta Akademio de Sciencoj, kie de 1960 estis gvidanto de la fako. En la jaroj 1970–1974 estis prezidanto de Moskva Matematika Instituto. Li estis membro de la germana Leopoldina (1960), Londona Matematika Societo (1974), Usona Nacia Akademio de Sciencoj (1974), Reĝa Societo de Londono (1981). En 1978 ricevis honoran doktorecon de Pariza Universitato.

De la 60-aj jaroj engaĝiĝis en apogo de la viktimoj de komunistaj reprezalioj, Rusa Ortodoksa Eklezio kaj defendmovado pri la homrajtoj kreita de Andrej Saĥarov. Kun la tempo transiris al kritiko de la komunista sistemo laŭ pozicio de la rusa naciismo, ne evitante elementojn kontraŭjudistajn, per kio alproksimiĝis al Aleksandr Solĵenicin, sed malproksimiĝis de demokratiaj medioj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]