Igor Akinfejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igor Akinfejev
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1986 (1986-04-08) (37-jaraĝa)
en Vidnoje
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Moscow State Academy of Physical Culture
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Igor Akinfejev aŭ plennome Igor Vladimiroviĉ Akinfejev - cirile Игорь Владимирович Акинфеев, angle latinliterigita Akinfeev - estas rusia futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la  8-an de aprilo 1986(nun 1986-04-08) en Vidnoje, do nun estas 37-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo, kie li antaŭ la profesiiĝo ankaŭ jam aktivis en junulaj teamoj. Krome Igor Akinfejev ekde la jaro 2004 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004 kaj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "1".

Igor Akinfejev