Igumenico
Aspekto
| Igumenico | |
| greke: Ηγουμενίτσα | |
| urbo | |
| Oficiala nomo: Ηγουμενίτσα | |
| Lando | |
|---|---|
| Duoninsulo | Balkano |
| Administra regiono | Epiro |
| Prefektujo | Tesprotio |
| Situo | Igumenico |
| - alteco | 10 m s. m. |
| - koordinatoj | 39° 30′ 00″ N 20° 16′ 00″ O / 39.50000 °N, 20.26667 °O (mapo) |
| Plej malalta punkto | |
| - alteco | 0 m s. m. |
| Areo | 430 km² (43 000 ha) |
| Loĝantaro | 25 814 (2011) |
| Denseco | 60,03 loĝ./km² |
| Horzono | OET (UTC+2) |
| - somera tempo | OEST (UTC+3) |
| Poŝtkodo | |
|
Situo enkadre de Grekio
| |
| Retpaĝo: www | |
Igumenico (greke Ηγουμενίτσα) estas urbo en nordokcidenta Grekio, proksima al la limo kun Albanio.
La origina kerno estis nomita Gumenica fare de slavoj kaj Le Gomenizze fare de venecianoj. La aktuala urbo estas tre moderna; ĝi disvolviĝis post la Dua Mondmilito laŭlonge de sia haveno.[1]
Ekde 2011 la urbo estas la ĉefurbo de plivastigita komunumo (aŭ municipo) samnoma, kiu krom la kerna urbo konsistas el setlejoj en entute kvin komunumaj (aŭ municipaj) distriktoj. Parto de tiu areo ankaŭ estas la 3 insuletoj Σύβοτα (greke moderne Sivota, antikve Sibota), kiuj en -433 estis la loko de apudmarborda marbatalo, kiu estis unu el la rektaj kaŭzoj de la Peloponeza milito.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Igumenico el aŭtoŝoseo Egnatia Odos.
-
Vidaĵo de la haveno.
-
Vidaĵo de Igumenico el maro.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bartolomé, Luis; López, Ana (ed.) (2003). «Igoumenitsa». Guía total: Grecia. Madrid: Anaya. p. 191. ISBN 84-8165-862-6.

