Ija Lazari-Pawłowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ija Lazari-Pawłowska
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1921 (1921-05-08)
en Arnishitsy
Morto 10-an de novembro 1994 (1994-11-10) (73-jaraĝa)
en Łódź
Tombo Łódź Old Cemetery - Orthodox section vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Edz(in)o Tadeusz Pawłowski vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofiometaetikoetiko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ija Lazari-Pawłowska (naskiĝis la 8-an de majo 1921 en Arniszyce, apud Smolensk, mortis la 10-an de novembro 1994 en Lodzo) estis pola filozofino kaj etikistino. Aŭtorino de laboraĵoj pri metaetiko kaj nuntempa etiko. Disĉiplino kaj daŭrigantino de laboraĵoj de Maria Ossowska kaj Tadeusz Kotarbiński, kreintino de Katedro pri Etiko en Universitato de Lodzo . En 1962 habilitiĝis surbaze de la disertaĵo Etiko de Gandhi.

Ŝi estis aŭtorino de tradukataj al multaj lingvoj verkoj kaj artikoloj pri la etiko de Gandhi aŭ la filozofio de Albert Schweitzer kaj membris en pluraj sciencaj societoj kiel Erich Fromm Society aŭ Schopenhauer-Geselschaft, ankaŭ iniciatis honoran doktorecon en sia universitato por Leszek Kołakowski.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gandhi w obronie indyjskiego pariasa (Gandhi defende de hinda netuŝeblulo), Warszawa 1959
  • Etyka Gandhiego (Etiko de Gandhi), PWN, Warszawa, 1965;
  • Gandhi, Warszawa 1967
  • Leon Petrażycki - teoretyk moralności i moralista (Leon Petrażycki - teoriisto pri moralo kaj moralisto), Warszawa 1971
  • Wzorce indyjskiego perfekcjonizmu: z badań nad kulturą Indii (Modeloj de hinda perfektismo: el la esploroj pri kulturo de Barato), Warszawa 1973;
  • Metateyka, Warszawa, 1975;
  • Schweitzer, Warszawa 1976
  • Nehru, Warszawa 1991
  • Etyka. Pisma wybrane (Etiko. Elektitaj skribaĵoj), redakte de Paweł J. Smoczyński, Eldonejo Ossolineum, Wrocław 1992

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Prawda moralna. Dobro moralne. Księga jubileuszowa dedykowana pani profesor Iji L. (Morala vero. Morala bono. Jubilea libro dediĉita al sinjorino profesorino Ija Lazari) (Lodzo 1993, p. 247-259).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.