Ikšķile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 56° 50′ 12″ N 24° 29′ 46″ O / 56.83667 °N, 24.49611 °O / 56.83667; 24.49611 (mapo)
Ikšķile
Urbo
Skolas iela, Ikšķile, 16.05.2013.jpg
Skolas strato.
Flag of Ikšķile.svg
Flago
Coat of Arms of Ikšķile.svg
Blazono
Oficiala nomo: Ikšķile
Lando Latvio Latvio
Distrikto Ogre
Historia regiono Vidzeme
Rivero Daŭgavo
Supermara alteco 20 m s. m.
Koordinatoj 56° 50′ 12″ N 24° 29′ 46″ O / 56.83667 °N, 24.49611 °O / 56.83667; 24.49611 (mapo)
Areo 10,0 km² (1 000 ha)
Loĝantaro 7 278 (29.01.2021)
Denseco 727,8 loĝ./km²
Urborajtoj 1992
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5052
ButtonRed.svg
Europe relief laea location map.jpg
ButtonRed.svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ikšķile
Retpaĝo: ikskile.lv

Ikšķile estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Ogre kaj situas en okcidenta parto de la distrikto, sur la dekstra bordo de rivero Daŭgavo. La urbo estas konata en Latvio kun ĝia ruinoj de unua katolika preĝejo kaj unua ŝtonkastelo en Latvio (1185). La distancoj al la plej gravaj centroj estas 9 km de Ogre kaj 30 km de Rigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ikšķile estas unu el la plej malnovaj lokoj en Latvio. Ĝis la 13-a jarcento, ekzistis livona vilaĝo ĉi tie, la nomo 'ikš kīla' en livone signifas "unu vilaĝo". La vilaĝo prosperis pro sia loko sur la Daŭgava akvovojo.[2] La germanoj, kiuj eniris Ikšķile, en 1185-1186 konstruis la unuan ŝtonkastelon kun preĝejon en la teritorio de Latvio, kaj baldaŭ Ikšķile iĝis la unua centro por la ekspansio de katolika kristanismo en Latvio. En 1201, proksima Rigo iĝis la nova centro, sed Ikšķile kastelo konservis sian armean signifon kaj en la sekvaj jaroj kaj la zemgalaj kaj la princoj de Polack provis okupi ĝin.

Kastelo Ikšķile estis detruita en la 17-a jarcento. La preĝejo kaj multaj domoj estis detruita dum la Unua Mondmilito.

Post la Dua Mondmilito, Ikšķile komencis formiĝi kiel somervilaĝo. En 1992, ĝi ricevis urborajtojn.

Ikšķile, germane Uexküll, estas la devenloko de la baltia nobela familio Uexküll, kun la konata filantropo Jakob von Uexküll, fondinto de Premio de ĝusta vivmaniero (Right Livelihood Award).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en sudorienta parto de Meza Latva malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[3]

Averaĝa temperaturo estas -5,5°C - -6°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La aŭtovojo E22/A6 (Rigo-Daugavpils) kaj la fervoja linio Rigo-Moskvo pasas tra la urbo. Loka vojo estas P10 (Ikšķile-Inčukalns).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 7 278 personoj sur areo de 9,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 731 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1965 2145
2000 4618
2021 7317

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belarusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 4618 3804 (82%) 496 (11%) 115 (2%) 38 (1%) 77 (2%) 44 (1%) 44 (1%)
2021 7317 6410 (88%) 498 (7%) 88 (1%) 61 (1%) 81 (1%) 50 (1%) 129 (2%)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 648.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ikšķile en Vikimedia Komunejo