Ikaluito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikaluito
Frobisher Bay
angle: Iqaluit, france: Iqaluit, inuite: ᐃᖃᓗᐃᑦ
urbo
urbeto • ĉefurbo de Kanada provinco aŭ teritorio [+]

Oficiala nomo: Iqaluit

Ŝtato Kanado
TeritorioNunavuto
RegionoRegiono Qikiqtaaluk
InsuloBafina Insulo

SituoIkaluito
- alteco145 m
- koordinatoj63° 45′ N, 68° 31′ U (mapo)63.748611111111-68.519722222222Koordinatoj: 63° 45′ N, 68° 31′ U (mapo)

Areo52,34 km² (5 234 ha)

Loĝantaro6 699 (2010)
Denseco127,99 loĝ./km²

Setligo1942
UrbestroJohn Graham

HorzonoNAOTZ (UTC-5)
- somera tempoNATZ (UTC-4)
PoŝtkodoX0A 0H0, X0A 1H0
Telefona antaŭkodo867
GNBCOATRP

Ikaluito (Kanado)
Ikaluito (Kanado)
DEC
Situo enkadre de Kanado

Ikaluito (Nord-Ameriko)
Ikaluito (Nord-Ameriko)
DEC
Situo enkadre de Nord-Ameriko

Vikimedia Komunejo:  Iqaluit
Retpaĝaro: www.city.iqaluit.nu.ca

Map
vdr
Vido al Ikaluito el Joamie Hill
Anglikana preĝejo de sankta Judaso Tadeo
Ikaluito vintre

Ikaluito (inuite, ᐃᖃᓗᐃᑦ Iqaluit; angle kaj france, Iqaluit) estas la ĉefurbo de la kanada teritorio Nunavuto.

En 2006, ĝi havis loĝantaron de 6 184, pliiĝo de 18,1% post la recenzo de 2001; ĝi tamen havas la plej malmultan loĝantaron de ĉiuj la ĉefurboj en Kanado. Oni elektis Ikaluiton kiel ĉefurbo de la nova teritorio Nunavuto en referendumo en 1995; oni elektis ĝin anstataŭ Rankin Inlet.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kreita en 1942 kiel usona armea flughaveno, Ikaluito havis kiel unuan loĝanton Nakasuk, inuita gvidisto kiu helpis la usonajn planistojn elekti la lokon. Unu el la bazlernejoj de Ikaluito nun nomiĝas por Nakasuk. Delonge kampadejo kaj fiŝadejo por la Inuitoj, la loko tradicie nomiĝis ᐃᖃᓗᐃᑦ, Iqaluit, "fiŝoj, fiŝoriĉa loko" en inuktituto; sed la usonaj kaj kanadaj aŭtoritatoj nomis ĝin Frobisher Bay laŭ la marbrako kiun ĝi apudas.

La Kompanio de la Hudsona Golfo movis siajn regionajn operaciojn al la apuda valo Niaqunngut, fondante la vilaĝon Apex, en 1949 por profiti de la flughaveno. La loĝantaro de Frobisher Bay kreskiĝis rapide dum la konstruado de la Distant Early Warning Line ("fora linio por frua alerto" aŭ DEW-linio, sistemo de radar-stacioj) meze de la jaroj 50. Centoj de konstruistoj, armeistoj kaj administristoj translokiĝis al la komunumo, kaj centoj de inuitoj ankaŭ translokiĝis pro la sanprizorgo kaj laboroj disponeblaj ĉe la bazo. En 1957, el la 1 200 loĝantoj, 489 estis inuitoj. Post 1959, la kanada registaro estigis permanentajn servojn ĉe Frobisher Bay, kun kuracistoj, lernejo, kaj sociaj servoj. La inuita loĝantaro rapide kreskis, pro registara instigo ke ili lokiĝu al komunumoj kun registaraj servoj.

La usona militistaro forlasis Ikaluiton en 1963, ĉar la alveno de interkontinentaj balistikaj misiloj (ICBM-oj) malpliigintis la strategian valoron de la DEW-linio kaj arktaj flugbazoj. Tamen, Frobisher Bay restis la registara administra kaj logistika centro por multe el la orienta Arkto. La unua municipa konsilio elektiĝis en 1964, kaj la unua urbestro en 1979.

La 1-an de januaro 1987, la nomo oficiale ŝanĝiĝis de Frobisher Bay al Iqaluit, samigante oficialan uzadon al la ĉiama inuita nomo. Referendumo en decembro 1995 elektis ĝin kiel la estonta ĉefurbo de Nunavuto. La 19-an de aprilo 2001 ĝi oficiale fariĝis urbo.

Tempolinio[redakti | redakti fonton]

  • 1576 - La anglo Martin Frobisher navigas en la golfon Frobisher, kredante ke li trovis la vojon al Ĉinio.
  • 1861 - Charles Francis Hall, usonano, kampas ĉe la rivero Sylvia Grinnell kaj eksploras la enirejon Koojesse, kiun li nomas por sia inuita gvidisto.
  • 1942 - La usona flugarmeo elektas la nunan lokon de Ikaluito kiel la loko de grava flugbazo.
  • 1949 - La Companio de la Hudsona Golfo translokigas sian bazon de Ward Inlet al Apex.
  • 1955 - Frobisher Bay fariĝas la centro de konstruado de la DEW-linio.
  • 1958 - Telefonservon estigas Bell Canada.
  • 1963 - La usona militistaro forlasas Ikaluiton.
  • 1964 - Unua komunum-konsilio formiĝas; la loĝantaro de Frobisher Bay nombras 900
  • 1970 - Frobisher Bay oficiale rekoniĝas kiel setlemento.
  • 1974 - Frobisher Bay oficiale rekoniĝas kiel vilaĝo.
  • 1976 - La Inuitoj proponas la kreon de Nunavuto al la federala registaro.
  • 1979 - La unua urbestro de Frobisher Bay elektiĝas.
  • 1980 - Frobisher Bay oficiale rekoniĝas kiel urbeto (town).
  • 1982 - La Kanada registaro principe koncentas al la kreo de Nunavuto.
  • 1987 - Frobisher Bay oficiale prenas la nomon Iqaluit.
  • 1993 - La Interkonsento pri la Nunavuta Landpretendo signiĝas en Ikaluito.
  • 1995 - La loĝantoj de estonta Nunavuto elektas Ikaluiton kiel ĉefurbo.
  • 1-a de aprilo 1999 - La teritorio Nunavuto kreiĝas.
  • 19-a de aprilo 2001 - Frobisher Bay oficiale rekoniĝas kiel urbo (city).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ikaluito lokiĝas inter la montetoj ĉirkaŭ la enirejo Koojesse, enirejo de la golfo Frobisher, en la sudorienta parto de la Bafina Insulo. Ĝi estas fore oriente de kontinenta Nunavuto, kaj nordorienta de la Hudsona Golfo.

Demografio (2001)[redakti | redakti fonton]

En Ikaluito, 85.6% de la aborigena loĝantaro komprenis Inuktituton kaj 91.9% iom konis ĝin.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ikaluito havas tipe arktan klimaton, kun tre malvarmaj vintroj kaj mallongaj someroj ne sufiĉe varmaj por permesi la kreskon de arboj. La meza temperaturo estas sub la frostnivelo ok monatojn jare. Ikaluito ricevas iom pli ol 400 mm de precipitaĵo jare, multe pli ol aliaj lokoj en la kanadaj arktaj insuloj, la plej humida sezono estante somero.

Klimdatumoj por Ikaluito
Temperaturo
Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Meza
Rekorda alto ( ) 4 (39) 4 (39) 4 (39) 7 (45) 13 (55) 22 (72) 26 (79) 26 (79) 17 (63) 7 (45) 6 (43) 4 (39)
Meza alto ( ) -23 (-9) -24 (-11) -19 (-2) -10 (14) -1 (30) 7 (45) 12 (54) 10 (50) 5 (41) -2 (28) -9 (16) -19 (-2) -6 (21)
Mezo ( ) -27 (-17) -28 (-18) -24 (-11) -15 (5) -4 (25) 4 (39) 8 (46) 7 (45) 2 (36) -5 (23) -13 (9) -23 (-9) -10 (14)
Meza malalto ( ) -31 (-24) -32 (-26) -29 (-20) -20 (-4) -8 (18) 0 (32) 4 (39) 3 (37) -0 (32) -8 (18) -18 (-0) -27 (-17) -14 (7)
Rekorda malalto ( ) -45 (-49) -46 (-51) -45 (-49) -34 (-29) -26 (-15) -10 (14) -3 (27) -3 (27) -13 (9) -27 (-17) -36 (-33) -43 (-45)
Precipitaĵo kaj horoj de sunlumo
Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Sumo
Sumo e mm (coloj) 21 (0.8) 15 (0.6) 22 (0.9) 28 (1.1) 27 (1.1) 35 (1.4) 59 (2.2) 66 (2.6) 55 (2.2) 37 (1.5) 29 (1.1) 18 (0.7) 412 (16.2)
Pluvo en mm (coloj) 0 (0) 0 (0) 0 (0) 0 (0) 3 (0.1) 25 (1.0) 59 (2.3) 65 (2.6) 42 (1.7) 5 (0.2) 1 (0) 0 (0) 198 (7.8)
Neĝo en cm (coloj) 23 (9.1) 16 (6.3) 25 (9.8) 32 (12.6) 25 (9.8) 10 (3.9) 0 (0) 1 (0.4) 14 (5.5) 35 (13.8) 32 (12.6) 22 (8.7) 236 (92.9)
Horoj de sunlumo 34 98 170 224 194 197 218 170 89 54 40 19 1506
Datumoj enregistritaj ĉe Ikaluita Flughaveno por Environment Canada Arkivigite je 2007-11-11 per la retarkivo Wayback Machine. Mezaj datumoj de 30-jara periodo de 1971 ĝis 2000.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]