Ikono de Fjodorovskaja Dipatrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ikono de Fjodorovskaja Dipatrino estas la ĉefa sanktaĵo de Kostroma kaj la regiono en Rusio, kaj estis pentrita en 13-a jarcento. Laŭ la legendo, rusa reĝido Vasilij Jaroslavovoiĉ trovis ĝin surarbe en arbaro. Sur loko de ĝia mirakla ekhavo reĝido Vasilij konstruis preĝejon, kiu poste iĝis centro de Spaso-Zaprudnij monaĥejo - unu el plej antikvaj monaĥejoj, troviĝantaj ĉe Kostroma. Nuntempe parto de la arkitektura ensemblo konserviĝis.

Poste, laŭ legendo, dank`al miraklo, farita de la ikono kostromanoj venkis tatarojn en Svjatoje (Sankta) lago. En 1262 jaro al Kostroma alvenis granda tatara armeo. La Granda reĝido, urĝe formiĝinte negrandan taĉmenton, eliris por renkonti ĝin. Ne esperante per tiuj malgrandaj fortoj venki tatarojn, li ordonis porti antaŭ si miraklofaran ikonon de Fjodorovskaja Dipatrino. Kaj tuj, kiel diras la legendo, okazis miraklo: de la vizaĝo de Dipatrino al okuloj de tataroj ŝprucis brilaj radioj kaj tiuj, konsternataj de ili ekkuris dise.

Multaj el ili, kiel atestis la legendo, blindiĝis kaj en blindo mortbatis unu la alian per glavoj, multaj dronis en la lago. Ĝis niaj tagoj konserviĝis la lago mem, kaj kverkaro sur ties bordoj, en kiu la taĉmento de Vasilij Jaroslavoviĉ faris embuskon por tataroj.

La ikonon nun ĉiu povas vidi en Kostroma katedralo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.