Ikonoklasmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Skulptaĵo sur la muroj de la Preĝejo de Sankta Marteno en Utrecht kiu estis vandaligita dum la Reformacio en la 16-a jarcento
Bildodetruado en Antverpeno 1566

IkonrompismoIkonoklasmo, ankaŭ bildodetruismo (el la greka εἰκῶν eikón ikono + κλάστειν klastein rompi) markas devene movadon, klopodantan en religio (precipe en kristanismo) forigi religiajn ikonojn. En pli vasta senco oni markas ĝin kiel ikonoklasma kulturo, kiu estas malamika rilate al bildo (ekz. klerismo).

Neniigado, maliniciigado kaj forigado de fremdaj bildoj kaj simboloj en mallarĝa senco ne estas markata kiel ikonoklasmo, sed kiel kultura barbareco aŭ vandalismo. Ĝi estadas tipa por ĉiu politika potenco, kiu ekregis perforte. Sed tiu ĉi agado hodiaŭ estas ofte markata kiel ikonoklasmo rilate al tio, ke ĝi jam ne estas kunigata kun religiaj movadoj.

La kontraŭuloj de bildoj estas markataj kiel ikonoklastoj, iliaj protektantoj aŭ adorantoj poste kiel idolanistojidolistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de ikonoklasmo aperis iam kaj iam en diversaj lokoj, kaj ekzemple havis gravon en la evoluo de la Bizanca Imperio. Vidu ekzemple la figuron de la imperiestrino Irene de Ateno.

Elstaraj periodoj de ikonoklasmo[redakti | redakti fonton]

Ikonoklasmo dum la Franca Revolucio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa dilemo alfrontanta la popolon de la Franca Revolucio estis unuflanke la rekono de Francio kiel trezoro de okcidenta arto kiu estas heredaĵo konservenda por estontaj generacioj, sed aliflanke la revoluciuloj sciis ke artaĵoj (inkluzive de pentraĵoj, skulptaĵoj kaj konstruaĵoj) estis uzataj antaŭ 1789 por kontrolo kaj socia edukado al la valoroj de la feŭda franca regno, same kiel moralaj libroj. Tiurilate la bildoj prezentitaj de la arto en la antaŭrevolucia Francio estis malveraj en la okuloj de la revoluciuloj. La verkisto kaj filozofo Danis Diderot, kiu vivis en la periodo antaŭ la eksplodo de la revolucio, esprimis la burĝonon de ĉi tiu dilemo kiam li skribis jam en 1765 : "Mia amiko, se ni amas la veron pli ol la artojn, tiam ni nin amas. preĝu al Dio por iuj ikonoklastoj."

Ĝis 1792 estis ĝenerala tendenco ĉe francaj revoluciuloj konservi artaĵojn el la pasinteco. Tiel, kiam la posedaĵoj de la eklezioj en Francio estis naciigita en novembro 1789 kaj la vendo de preĝejaj konstruaĵoj al privataj partioj komenciĝis, timoj ekestis ke la artaĵoj en tiuj konstruaĵoj estus disfaligitaj aŭ malmuntitaj. Por trakti tiun zorgon la franca Leĝdona Asembleo kreis la Komisionon por Artaĵoj en 1790, kiu konservis bonordan rekordon kaj kolekton de tiuj verkoj kiuj estis decidite esti indaj je ŝtata gardado.

La sinteno de la revoluciuloj konsiderinde ŝanĝiĝis post la ribelo de la unua Pariza Komunumo la 10-an de aŭgusto 1792 kaj sekve ondo de ikonoklasmo balais Francion dum la venontaj tri jaroj. Dum ĝi, statuoj de la reĝoj de Francio estis frakasitaj de la amasoj. La 14-an de aŭgusto, nur tri tagojn post la ribelo, leĝo estis promulgita en Francio laŭ kiu:

La sanktaj principoj de libereco kaj egaleco ne permesos, ke verkoj starigitaj en la nomo de aroganteco, agresemo kaj tiraneco, daŭre damaĝu la okulojn de la franca popolo; Ni per tio ordonas, ke tiuj verkoj faritaj el bronzo fariĝu kanonoj por la defendo de la patrujo;

1. Ĉiuj skulptaĵoj, reliefoj, surskriboj kaj aliaj verkoj faritaj el bronzo aŭ alia metalo, situantaj sur publikaj placoj, ĝardenoj, parkoj kaj publikaj konstruaĵoj... estos forigitaj de la komunumoj...

3. Ĉiuj verkoj enhavantaj restaĵojn de la feŭdismo, kia ajn ĝia naturo, kiuj ankoraŭ restas en preĝejoj, aŭ aliaj publikaj lokoj, aŭ eĉ en privataj hejmoj, estos senprokraste detruitaj de la komunumoj.

4. La Komitato por Artaĵoj estas rajtigita konservi tiujn verkojn de speciala intereso por la artoj...

- Stanly J. Idzerda, Iconoclasm during the French Revoloution. p. 16

Sekvante la leĝon, ĝeneraligita detruo de artaĵoj disvastiĝis tra Francio. En 1793, post la murdo de Jean-Paul Marat, eĉ la sistema malkonstruo de religiaj simboloj komenciĝis. Ĉie en Francio ripetiĝis la anonco de la deklaro de preĝejo kiel "Templo de la Racio", surloke stariĝis statuo de Marat kaj tuj poste ekbrulis fajrogravuraj ĉizadoj, pentraĵoj kaj surskriboj, kiuj ekzistis en la loko "en la memoro de Marat".

Konsiderante la zorgon, ke la detruo de la simboloj de la pasinteco ne progresas laŭ taŭga rapideco, ordono estis eligita la 14-an de septembro 1793, laŭ kiu lokaadministraciaj oficialuloj kiuj ne plenumus sian devon laŭ la Akto de 1792 estus forigitaj de siaj postenoj. En oktobro alia dekreto estis eligita postulante ke ĉiuj simboloj de malnova reĝimo estu detruitaj ene de ok tagoj, kaj en la sama monato la Pariza Komunuma Konsilio ordonis ke ĉiuj religiaj simboloj en la grandurbo de Parizo estu detruitaj tuj.

La Luvro Muzeo kaj la Franca Muzeo de Arto (france : Musée des Monuments Français) estas rezulto de la ondo de ikonoklasmo dum la Franca Revolucio. En tiuj muzeoj la Verkoj de Artkomisiono same kiel la Provizora Komisiono de Artaĵoj kiuj ekestis post kiam ĝi konservis multajn el la artaĵoj kiuj enhavis malpermesitajn simbolojn kaj kiuj meritis esti konservitaj kiel parto de la heredaĵo de la franca popolo. La Luvro-Muzeo unue estis malfermita al publiko en aŭgusto 1793 kaj ekspoziciante tiujn verkojn, similaj verkoj estis detruitaj kaj vandaligitaj ĉie en Francio.

Unuaj signoj de maltrankvilo antaŭ la enorma perdo de francaj kulturaj verkoj komenciĝis esti aŭditaj en oktobro 1793, kiam nova leĝo estis promulgita deklarante ke artaĵoj de arta, historia aŭ eduka valoro kaj portantaj simbolojn de la malnova reĝimo devus esti. portite al proksima muzeo por konservado. La lasta paragrafo de la leĝo deklaras ke: "Ĉiuj bonaj civitanoj estas vokitaj esti viglaj en la detruo de simboloj kiel kondiĉite en antaŭaj ordoj... ĉar ili estas vokitaj por certigi ke la samaj artaĵoj kiuj temas ĉefe pri arto, historio kaj eduko estu konservitaj." Ikonoklasmo dum la Revolucio finiĝis nur malfrue en 1794 kiam diversaj gvidantoj akuzis anglajn spionojn je detruado de francaj artaĵoj.

Islama[redakti | redakti fonton]

En 2001 la mondo estis ŝokita kiam la talibano detruis paron da budhanaj statuoj en la provinco de Bamijano, en Afganio. Ĉi tio estas farita sur la preteksto ke la statuoj eble kaŭzis idolkulton kaj tio estas kontraŭa al la principoj de Islamo.

Ekde la potenciĝo de ISIS, ĝiaj gvidantoj minacis detrui la nigran ŝtonon en Mekko pro argumentoj ke la preĝoj dum la haĝa pilgrimado estas faritaj al ŝtono anstataŭ Dio. En februaro 2015, ISIS-anoj disfaligis antikvajn statuojn de la babilona kaj asiria imperioj. En marto 2015, post okupigo de la areo, ISIS-anoj vandaligis Kalaĥ (Nimrud), La UNESKO mondheredaĵo la manlova urbo de Palmira, kaj Hatra [1][2] .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Calisi, I Difensori Dell'icona: La Partecipazione Dei Vescovi Dell'italia Meridionale Al Concilio Di Nicea II 787, Createspace Independent Pub 2017,ISBN-10: 1978401094 ISBN-13: 978-1978401099
  1. https://www.theguardian.com/world/2015/feb/26/isis-fighters-destroy-ancient-artefacts-mosul-museum-iraq
  2. http://www.theguardian.com/world/2015/mar/06/isis-destroys-ancient-assyrian-site-of-nimrud