Ilūkste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilūkste
Urbo
Katolika preĝejo
Blazono
Oficiala nomo: Ilūkste
Lando Latvio Latvio
Municipo Augšdaugava
Historia regiono Selonio
Supermara alteco 100 m s. m.
Koordinatoj 55° 58′ 40″ N 26° 17′ 51″ O / 55.97778 °N, 26.29750 °O / 55.97778; 26.29750 (mapo)
Areo 8,7 km² (870 ha)
Loĝantaro 2 169 (29.01.2021)
Urborajtoj 1917
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5447
Vikimedia Komunejo: Ilūkste
Retpaĝo: ilukste.lv

Ilūkste estas urbo en Latvia historia regiono Selonio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi situas en distrikto Augšdaugava sur la bordoj de la malgranda rivero Ilūkste. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 26 km de Daugavpils kaj 199 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 2 171 personoj sur areo de 8,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 250 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ilūkste komencis disvolviĝi kiel setlejo, kiu apartenis al la Livonia Ordeno komence de la 16-a jarcento, de la loĝantoj kiuj translokiĝis ĉi tien post la detruo de la setlejo Pobež fare de la litova invado. Ilūkste komencis formiĝi kiel komerccentro ĉe la vojkruciĝoj.[2] Ĝi unue estas menciita en skribaĵoj en 1559 kiel urbeto sur la dekstra bordo de la Ilūkste rivero.

En la 1560-aj jaroj, la teritorio estis inkludita en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. En 1795 la urbo venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj iĝis la centro de la distrikto. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov post septembro 1939).

En Unua Mondmilito, Ilūkste estis sur la batallinio dum longa tempo, iris de mano al mano plurfoje, kaj tial neniu domo restis ĉi tie.[2] En 1917, Ilūkste akiris urborajtojn, sed ĝi ne plu reakiris sian iaman signifon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en Supralanda malaltebenaĵo (latve Augšzemes augstiene).[3]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650-700 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo pasas aŭtovojo P72 (Ilūkste-Birži-Jēkabpils), lokaj vojoj estas V711 (Ilūkste-Daugavpils) kaj arbaraj vojoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 649.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ilūkste en Vikimedia Komunejo