Il Canto degli Italiani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il Canto degli Italiani
La Kanto de la Italoj
“Il Canto degli Italiani”
nacia himno
lando  Italio
kantoteksto Goffredo Mameli, 1847
muziko Michele Novaro, 1847
ekde 1946
muzika ekzemplo
"Il Canto degli Italiani"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
Goffredo Mameli estas la aŭtoro de la teksto de la nacia itala himno

Il Canto degli Italiani (La Kanto de la italoj), nomata ankau Inno di Mameli (Himno de Mameli), el la nomo de la aŭtoro de ĝia teksto, aŭ Fratelli d’Italia (Fratoj de Italio), el ĝia unua verso, estas oficiale la nacia himno de Italio ekde la 17-a de novembro 2005. Ĝi estas adoptita provizore la 12-an de oktobro 1946, sed nur leĝfara dekreto en 2005 ratifis ĝian definitivan adopton.

Ĝia teksto estis verkita de Goffredo Mameli, kaj la muziko komponita de Michele Novaro.

Dum la diktatorado de Mussolini, tiu ĉi himno estis uzata de la kontraŭfaŝismaj organizoj kontraste al la Reĝa Marŝado kaj la "Giovinezza", pro ĝi enhavo klare liberala kaj respublikana.


La teksto en la itala

Fratelli d'Italia[1]
L'Italia s'è desta
Dell'elmo di Scipio[2]
S'è cinta la testa[3]
Dov'è la vittoria?
Le porga la chioma[4]
Ché schiava di Roma
Iddio la creò

Stringiamci a coorte[5]
Siam pronti alla morte
L'Italia chiamò

Noi siamo da secoli
Calpesti, derisi
Perché non siam Popolo
Perché siam divisi[6]
Raccolgaci un'Unica
Bandiera una Speme[7]
Di fonderci insieme
Già l'ora suonò

Stringiamci a coorte
Siam pronti alla morte
L'Italia chiamò

Uniamoci, amiamoci
L'unione e l'amore
Rivelano ai Popoli
Le vie del Signore
Giuriamo far Libero
Il suolo natio
Uniti, per Dio,[8]
Chi vincer ci può?

Stringiamci a coorte,
Siam pronti alla morte,
L'Italia chiamò.

Dall'Alpi a Sicilia
Dovunque è Legnano,[9]
Ogn'uom di Ferruccio[10]
Ha il core, ha la mano,
I bimbi d'Italia
Si chiaman Balilla[11]
Il suon d'ogni squilla
I Vespri suonò[12]

Stringiamci a coorte
Siam pronti alla morte
L'Italia chiamò

Son giunchi che piegano
Le spade vendute[13]
Già l'Aquila d'Austria
Le penne ha perdute
Il sangue d'Italia
Il sangue Polacco[14]
Bevé col cosacco
Ma il cor le bruciò[15]

Stringiamci a coorte
Siam pronti alla morte
L'Italia chiamò

La teksto esperantigita

Italaj gefratoj[16]

Italaj gefratoj,
vekiĝis la lando.
La kasko de Skipjo
atestas pri grando.
Sin klinu la Venko
al tiu ĉi domo,
ĉar sklava de Romo
ŝin kreis la Di'.

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.

Nin oni jarcente
subpremis, detruis,
ĉar ni ne popolis,
ĉar ni ne unuis.
Kunigu nin flago,
la flag' unuiga,
espero kunliga.
Jam venis la hor'.

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.

Ni kunu, ni amu,
kuneco kaj amo
indikas la vojon
de dia la flamo.
Ni portos liberon
al nia nacio.
Se kunaj, je Dio,
ni venkos sen pli'.

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.

Tra tuta la lando
nun estas Lenjano,
kaj ĉiu de Feruĉo
nun havas la manon,
kaj eĉ al infanoj
ne mankas impeto.
El ĉiu trumpeto
sonoras ribel'.

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.

La glavoj venditaj
similas al fumo.
La aglo aŭstruja
jam restis sen plumo.
Ĝin nutris la sango
itala kaj pola,
sed sango popola
bruligas ĉe l' kor'.

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.
Jes!

Notoj

  1. La unua strofo estis «Evviva l'Italia» (vivu la Italio): Ĝi estas ŝanĝita de Novaro por ĝi igi pli forta.
  2. Publio Cornelio Scipione, venkinto de la batalo de Zama, estas menciita pro la kapablo de la respublika Romo restabiliĝi post la malvenko kaj kontraŭbatali kuraĝe kaj venke la malamikon.
  3. La kasko estas simbolo de la minaca batalo kontraŭ la aŭtria subpremanto.
  4. La poeto aludas la antikvan moron de tranĉado de la hararoj al la sklavinoj. Do la Venko devas prezenti sian hararon ĉar ĝi estas tranĉata kiel sklavino de Romo ĉiam venka.
  5. La kohorto (cohors, cohortis) estis unuo de la romia armeo.
  6. Mameli subtenas ke Italio, la itala duoninsulo, ne estu unuiĝinta. En 1848 ĝi estis ankoraŭ disigita en sep ŝtatoj.
  7. Espero.
  8. Francismo, par Dieu, tio estas de Dio: Dio helpas la subprematan popolojn.
  9. La Batalo de Legnano (29-an de majo 1176), kiam la Lombarda Ligo venkis Federico I, simbolo de la ekstrelanda opreso.
  10. Francesco Ferrucci, simbolo de la Sieĝo de Florenco (2-an de aŭgusto 1530.
  11. Alnomo de Giovan Battista Perasso kiu la 5-an de decembro 1746 komencis la ĝenovan ribelon kontrau aŭstra okupo.
  12. I Vespri siciliani, la insurekcio de la paska lundo de la 1282 kontraŭ la francoj komenciĝis en Palermo.
  13. Ĝi estas la solduloj.
  14. Ankau Pollando estas okupata de Aŭstrio.
  15. La sango de la subpremataj popoloj, kiu ribelis kontraŭ Aŭstrio
  16. laŭ traduko de Renato Corsetti kaj sugestoj de aliaj italaj esperantistoj