Saltu al enhavo

Il portiere di notte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il portiere di notte
filmo
Originala titolo Il portiere di notte
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 3 apr. 1974, 11 apr. 1974, 5 jul. 1974, 1 okt. 1974, 24 okt. 1974, 14 feb. 1975, 7 maj. 1975, 22 aŭg. 1975, 1 sep. 1975, oktobro 1975, 1 nov. 1975, 4 dec. 1975, 23 jan. 1976, 30 jan. 1976, 5 feb. 1976, 23 feb. 1976, 4 mar. 1976, 25 mar. 1976, 16 sep. 1976, 23 jul. 1981
Ĝenro arta filmo, drama filmo, dramo, erotiko
Kameraado Alfio Contini
Reĝisoro(j) Liliana Cavani
Scenaro Liliana Cavani • Italo Moscati
Filmita en Vieno
Loko de rakonto Vieno
Muziko de Daniele Paris
Rolantoj Dirk Bogarde • Charlotte Rampling • Philippe Leroy • Gabriele Ferzetti • Isa Miranda • Giuseppe Addobbati • Marino Masè • Nora Ricci • Amedeo Amodio • Manfred Freyberger • Piero Vida • Geoffrey Copleston • Robert Riettii
IMDb
vdr

Il portiere di notte (Nokta pordisto) estas itala psikologia primilita drama filmo de 1974 kunverkita kaj reĝisorita de Liliana Cavani. En ĝi stelulas Dirk Bogarde kaj Charlotte Rampling, kun Philippe Leroy, Gabriele Ferzetti kaj Isa Miranda en duarangaj roloj. Kun agado okazanta en Vieno en 1957, la filmo centriĝas en la sadomasoĥisma rilato inter iama oficiro de naziisma koncentrejo (Bogarde) kaj unu el liaj malliberulinoj (Rampling).

La temoj de la filmo pri seksa kaj sadomasoĥisma obsedo, kaj ties uzado de bildoj de la Holokaŭsto, rezultis en polemikoj ekde ties premiero, kio konfliktis kun kritikoj pri ties arta valoro. En Julio 2018, ĝi estis elektita por la fako de Venecia Klasikaĵoj en la 75a Venecia Internacia Kinfestivalo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas ĉe Vieno (Aŭstrio) en 1957, post la foriro de la okupaciaj trupoj (1955). Maximilian Theo Aldorfer (Max) ludita de Dirk Bogarde, iama oficiro de SS kaj kuracisto en koncentrejo, estas nokta pordisto en hotelo proksime de la Popola Operejo, kien venas iamaj naziaj kamaradoj, same persekutataj justice, sed malbone efike pro foresto de atastantoj.

Lucia Atherton (Charlotte Rampling) kaj lia edzo dirigento havas ĉambron en tiu hotelo. Max tuj rekonas ŝin kiel deportito kun kiu li havis sadomasoĥisman rilaton dum la milito. Ŝi estas ankaŭ ebla atestanto kontraŭ li kaj kontraŭ la aliaj naziistoj. Sed ŝi estas altirita de sia iama subpreminto kaj iĝas lia amatino. Tiu rilato rezultas en longa periodo de enfermiĝo en la ĉambro de Max. Senigitaj de liverado fare de la kamaradoj de Max, ili estas murditaj kiam ili finfine eliras.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Dirk Bogarde kiel Maximilian Theo Aldorfer
  • Charlotte Rampling kiel Lucia
  • Philippe Leroy kiel Klaus
  • Gabriele Ferzetti kiel Hans Vogler
  • Giuseppe Addobbati kiel Stumm
  • Isa Miranda kiel grafino Stein
  • Nino Bignamini kiel Adolph
  • Marino Masè kiel Atherton
  • Amedeo Amodio Bert
  • Piero Vida kiel taga pordisto
  • Geoffrey Copleston kiel Kurt

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]