Ila Lóth
Ila Lóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rónai Margit |
Naskiĝo | la 10-an de septembro 1899 en ![]() |
Morto | la 21-an de septembro 1975 en ![]() |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | |
Profesio | aktoro |
Ila Lóth [lOt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lóth Ila estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo (hungare) estis Rónai Margit, ŝia filino estis Judit Rohonczy.
Margit Rónai (Ila Lóth) [1] naskiĝis la 10-an de septembro 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 21-an de septembro 1975 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ila Lóth frekventis lernejon pri baleto ekde 1910 en sia naskiĝurbo, post 4 jaroj ŝi lernis en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. En 1916 ŝi debutis en muta filmo kiel figuranto, sed en la sekva jaro ŝi estis jam ĉefrolanto. Ŝi havis rolojn en 30 hungaraj filmoj, sed ŝi havis rolojn ankaŭ en germanaj filmoj. En 1923 ŝi edziniĝis, tial ŝi malaperis el filmoj. Inter 1948 kaj 1973 ŝi denove estis videbla en 16 filmoj, inter 1950 - 1965 ŝi apartenis al Teatro Madách.
Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- János vitéz (1916) – dancanta feino (debuta rolo)
- For Love and Crown (1922)
- Subplando da tero (1948)
- Liliomfi (1954)
- Szegény gazdagok (1959)
- A Tenkes kapitánya (1963; televizia serio) - Csöméné
- Patro (filmo) (1966)
- Tüzoltó utca 25. (1973)