Ildikó Kaszás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ildikó Kaszás
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1941 (1941-01-03)
en Budapeŝto
Morto 31-an de decembro 2023 (2023-12-31) (82-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo baleta dancisto
vdr

Ildikó Kaszás [kasAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaszás Ildikó estas hungara baletisto, vickoreografo.

Ildikó Kaszás [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ildikó Kaszás akiris diplomon en la baleta instituto en 1958. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie ŝi ricevis baletajn rolojn. Ekde 1959 ŝi iĝis konstanta asistanto de László Seregi (eĉ eksterlande). En 1965 en Varna ŝi atingis la trian lokon en internacia baleta konkurso. Tiutempe ŝi ofte dancadis en pluraj landoj. En 1971 ŝi akiris la rangon privata dancisto. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1981-2014, krome en 2002 estis nomumita eterna membro de la Operejo.

Elektitaj baletaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Fokin: Petruska - balerina
  • Leonid Lavrovskij: Giselle - titolrolo
  • Vojnonen: Flamoj de Parizo - aktorino
  • László Seregi: A fából faragott királyfi - reĝidino

Ŝiaj elektitaj koreografaj partoprenoj[redakti | redakti fonton]

  • Az életbe táncoltatott lány; kineja filmo (1964)
  • Katoj kaj Fantomo de la Operejo en Teatro Madách (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]