Ildikó Puskás
Ildikó Puskás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de oktobro 1942 en ![]() |
Morto | la 4-an de januaro 2009 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | hindologo universitata instruisto ![]() |
Ildikó Puskás [puŝkAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Puskás Ildikó estis hungara hindologo, altlerneja instruisto.
Ildikó Puskás[1][2] naskiĝis la 23-an de oktobro 1942 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, nuntempa Oradea en Rumanio), ŝi mortis la 4-an de januaro 2009 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ildikó Puskás apartenis al la hungara minoritato en sia naskiĝurbo en Rumanio inter 1945-1956, poste ŝi kun sia familio translokiĝis al Budapeŝto. Ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste en 1967 ŝi pasigis plenan jaron en Barato, dum ŝi plustudis en Universitato de Delhio, krome travojaĝis la landegon kun Károly Lajos Fábri. Hejmenveninta inter 1968–1973 ŝi estis asistanto en Scienca Universitato Attila József, poste en Universitato Loránd Eötvös apud István Hahn. Tiutempe ŝi studvojaĝis kelkajn monatojn per stipendioj al diversaj universitatoj. En 1987 ŝi iĝis katedrestro en Scienca Universitato Lajos Kossuth, sed ŝi instruis plu en Universitato Loránd Eötvös. La en:University of Central Missouri invitis ŝin instrui inter 1989-1990. Ŝi iĝis katedrestro en Universitato Loránd Eötvös en 1995, en la sekva jaro ŝi habilitiĝis, fine en 2007 ŝi pensiuliĝis. Intertempe ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1978, ŝi doktoriĝis en 2001 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi edziĝis kaj naskis dufoje.
Ŝiaj disertaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A prae-árya India. A régészeti, nyelvészeti és vallástörténeti források történeti értékeléséhez. (1978)
- A Mediterraneum és India kapcsolatai az i. e. 2/1. évezredben. (1996)
- Indo-Mediterranean Crosscultural and Trade Relations in the Second-First Millennium B. C. (1998/2001)
Ŝiaj elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Az indiai felsőoktatás. (1973)
- Istenek tánca. Rövid áttekintés az indiai vallásokról. (1984)
- Hinduizmus. Források. (1991)
- Lélek a körforgásban. A hinduizmus születése. (2000)
Ŝiaj elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Róma istenei. (kunaŭtoro, 1975)
- D. Oates – J. Oates: A civilizáció hajnala. (1983)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM96469 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=681704&date=2025-06-09 nemzeti névtér