Ildikó Tordasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ildikó Tordasi
Persona informo
Naskonomo Schwarczenberger Ildikó
Naskiĝo 9-an de septembro 1951 (1951-09-09)
en Budapeŝto
Morto 13-an de julio 2015 (2015-07-13) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • sporta trejnisto
vdr

Ildikó Tordasi [tordaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tordasi Ildikó estis hungara skermisto (rapiristo), trifoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto. Ŝia origina familia nomo estis Schwarczenberger [ŝvarcenberger], ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kovács Róbertné.

Ildikó Schwarczenberger[1][2] naskiĝis la 9-an de septembro 1951 en Budapeŝto, ŝi mortis la 13-an de julio 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ildikó Tordasi skermis en sportklubo inter 1964-1982. Ŝi estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1971-1979 plej ofte individue. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1972, Somera Olimpiko 1976 kaj Somera Olimpiko 1980 kun po unu ora kaj arĝenta medaloj, ankaŭ 2 bronzaj medaloj. En mondĉampionumo en 1973 ŝi estis la unua. Depost fino de la aktiva skermado ŝi estis trejnisto. Ŝi akiris diplomon en 1985. Ŝi ricevis sportajn premiojn en la 1970-aj jaroj.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]