Ili (rivero)
Ili | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Situo | Ŝjinĝjiango (Ĉinio), Almato (Kazaĥio) |
Longeco | 1 001 km (kun fontorivero Tekes 1439 km)[1] |
Akvokolekta areo | 140 000 km²[1] |
Fluo | |
Kunfluo de | Künes kaj Tekes |
- Koordinatoj ![]() |
43° 34′ 45″ N, 82° 32′ 51″ O (mapo)43.57927282.547393 |
Enfluejo | Balkaŝo |
- Alteco | 340 m |
- Koordinatoj ![]() |
45° 24′ 0″ N, 74° 8′ 0″ O (mapo)45.474.133333333333 |
Geografio | |
Trairataj grandaj urboj | Gulja |
Trairataj mezgrandaj urboj | Qonajew |
Trairataj baraĵlagoj | Qapschaghai-baraĵlago |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Kax, Qorghas, Össek |
- Maldekstraj | Qaskeleng, Talghar, Ŝilik, Ŝaryn, Kürti |
![]() | |
![]() | |
Fluo de Ili
| |
Ili (ujgure ئىلى دەرياسى; kazaĥe Ile, ئله; ruse Или; en ĉina 伊犁河 kaj en pinjino Yīlí Hé, en dungana Йили хә, Xiao'erjing: اِلِ حْ; mongole Ил, laŭvorte "Nudeco") estas rivero en Nordokcidenta Ĉinio kaj Sudorienta Kazaĥio. Ĝi fluas el Ili-Kazaĥa Aŭtonoma Prefekturo de Ŝjinĝjiango Uigura Aŭtonoma Regiono ĝis Provinco Almato en Kazaĥio.
Ĝi estas 1439 km longa (inklude sian fontoriveron Tekes),[2] 815 km el kiuj estas en Kazaĥio. La rivero originiĝas el la riveroj Tekes kaj Künes en Orienta Tianŝan. Ili drenas la basenon inter Tianŝan kaj la montoj Borohoro. Fluante en la lagon Balkaŝon, Ili formas grandan delton kun vastaj malsekejaj regionoj de lagoj, marĉoj kaj vegetaĵarn.[3][4]
Bildoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Ili (rivero) (ruse) — artikolo el la Granda Sovetia Enciklopedio.
- ↑ Или, Granda Sovetia Enciklopedio
- ↑ Ili River
- ↑ Ili river Kazakhstan
- Или, река Семиречинской области (Ili rivero), en Brockhaus and Efron Encyclopedic Dictionary
Koordinatoj: 45° 24′ N 74° 08′ O / 45.400 °N, 74.133 °O (mapo)