Ilja Arnoldoviĉ Ilf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilja Ilf en 1932
La dekdua seĝo en Odeso
tomboŝtono
edzinon Maria fotis Ilja Ilf en 1930 surfone de moskva Katedralo de Kristo Savinto

Ilja Arnoldoviĉ ILF (origine Ilja Arnoldoviĉ Fainzilberg, ruse Илья Арнольдович Файнзильберг) estis soveta juddevena verkisto. La pseŭdonomo ILF estas siglo de liaj persona kaj familia nomoj.

Li naskiĝis en Odeso la 16-an de oktobro 1897 en familio de banka oficisto. En 1913 li finis teknikan lernejon kaj poste li laboris en desegna buroo, en telefona stacio, en aviadila kaj grenada fabrikoj. Post la Oktobra revolucio li estis librotenisto, raportisto en JugROSTA, redaktoro de la humuraj revuoj, membro de la odesa unio de poetoj.

En 1923 li venis en Moskvon kaj eklaboris kiel raportisto de revuo “Gudok” (Sireno), kie Ilf verkis ĉefe humuraĵojn, satirikaĵojn kaj felietonojn. Tiam li konatiĝis kun Eŭgeno Petrov.

Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov, ambaŭ odesanoj, dum dek unu jaroj estis fidelaj amikoj kaj fruktodonaj kunlaborantoj, kiuj aperigis multajn rimarkindajn ĉefverkojn. En 1927 dum kuna verkado de romano “Dek du seĝoj” komencis krea kunlaboro de Ilf kaj Petrov. Tembazon de la romano proponis Valentin Katajev (frato de Petrov), al kiu la kunaŭtoroj dediĉis la verkon. En siaj rememoroj Petrov skribis poste:” Ni momente decidis, ke temo pri seĝoj ne devas esti esenco de la romano, sed nur kaŭzo, motivo por prezenti la vivon”.

Ĉi tion perfekte dum duonjaro realigis ambaŭ kunaŭtoroj: la verkoj (ĝia daŭrigo estas "La ora bovido") iĝis esprimplenaj ekzemploj de “enciklopedio de la soveta vivo” de tiama epoko. La ĉefa persono de ambaŭ libroj, gaja aventuristo Ostap Bender estas ĝis nun tre populara en Rusio. Pluraj liaj frazoj iĝis ofte uzataj aforismoj kaj belsonajn kanzonojn el filmoj oni povas kun plezuro aŭskulti tre ofte.

Ekde 1932 Ilf kaj Petrov verkis felietonojn por ĵurnalo “Pravda”. En 1933-1934 ili vizitis la okcidentan Eŭropon kaj en 1935-1936 Usonon. El abundaj notoj kaj krokizoj al fotoj pri la vojaĝo en Usonon, publikigitaj en revuo “Ogonjok” (Lumeto), ili kompilis kaj verkis la libron “Unuetaĝa Usono” (1937).

En 2003, oni tradukis la libron "Unuetaĝa Usono" en Esperanton el la rusa kaj enmetis tri tekstojn (rusan, anglan, esperantan) en Interreton. Ĝi estas malpli konata en la mondo, ol Dek du seĝoj kaj La ora bovido, kvankam preskaŭ samtempe kun apero de la ruslingva originalo en 1937, aperis la anglalingva traduko far Charles Malamuth sub titolo “Little Golden America”

En 1936 en Usono Ilf jam komencis suspekti sian gravan malsanon - tuberkulozon. Reveninte Moskvon, li akurate plenumis ĉiujn rekomendojn de kuracistoj kaj eĉ provis ŝerci, tamen la malsano superis. Foje li prenis la pokalon da ĉampano kaj proponis nomi ĝin: “Ich sterbe” (germane “Mi mortas”). Kiel estas konate, tiuj vortoj estis lastaj, kiujn diris Anton Ĉeĥov, granda rusa verkisto, same mortinta pro tuberkulozo.

La 13-an de aprilo 1937 Ilf mortis kaj poste lia korpo estis kremaciita. La cindrujo troviĝas en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

Liaj amikoj, alvenintaj adiaŭiĝi, trovis en lia ĉambro stakojn de ĵus eldonita libro “Unuetaĝa Usono”.

En 1924 Ilja Ilf edziĝis al kozakino Maria Nikolajevna Tarasenko (1890-1981), kiu en 1935 naskis ties filinon Aleksandra.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]