Ilja Frank
Ilja Frank | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1908 en Sankt-Peterburgo, Sankt-Peterburga Gubernio, ![]() | ||||
Morto | 22-an de junio 1990 (81-jara) en Moskvo | ||||
Tombo | Vvedenskoje-tombejo [#] | ||||
Religio | judismo [#] | ||||
Lingvoj | rusa [#] | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusia Imperio [#] | ||||
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato • Rusia Akademio de Sciencoj [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Mikhail Frank [#] | ||||
Gefratoj | Gleb Frank [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | nuklea fiziko • fiziko [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Sergej Vavilov [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ilja Miĥajloviĉ FRANK (23-an de oktobro 1908, Sankt-Peterburgo, Rusio – 22-an de junio 1990) estis soveta fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1958 - kun Pavel Ĉerenkov kaj Igor J. Tamm - pro klarigo de la Ĉerenkov-radiado.
Ĉerenkov malkovris en 1934, ke la ekstreme rapidaj ŝargitaj korpuskloj eligas lumon. Post la malkvoro, oni ellaboris novajn metodojn por rimarki la grandrapidajn korpusklojn, mezuri ties rapidon. Frank kaj Tamm donis teorian klarigon de la fenomeno en 1937.
Frank analizis – kun Ĉerenkov kaj Tamm – ankaŭ radiadon de la elektrono, pro kio ili ricevis en 1946 Stalin-premion. Frank okupiĝis ankaŭ pri analizado de la gama-radioj kaj la neŭtronaj faskoj.
Li estis elektita al gvidanto de la fizika katedro de la Moskva Universitato (1944), al membro de la Scienca Akademio de la Sovetunio (1946).