Iljuŝin Il-2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iljuŝin Il-2

La Iljuŝin Il-2 (ruse Штурмовик,atakaviadilo) estis unu- aŭ dusideja, unumotora, forte kirasita surterataka aviadilo, kiun uzis en la dua mondmilito la Sovetunio. Ĝi estas unu el la plej plure konstruitaj aviadiloj tutmonde. La ĉefa tasko de la aviadilo estas venko de la malamikaj kirasitaj aviadiloj, „molaj” celoj (ekz. uzinoj).

La kirasado de la Il-2 kovris la antaŭon, la motoron, la fuelujon, la pilotojn. La aviadilon nomis la germanaj ĉaspilotoj ankaŭ "betonaviadilo", ĉar ĝi rezistis eĉ kontraŭ pafoj de 20 mm-a kanono. La armiloj de IL-2 estis maŝinfusiloj, bordaj kanonoj de kalibro 20 mm, 23 mm aŭ 37 mm same bomboj aŭ nedirektitaj aer-teraj misiloj.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La planadon de plurcela aviadilo ordonis s-ro Stalino en 1936. Kvankam la oficialan konkuron ne partoprenis, Sergej Iljuŝin mem studis la problemon kaj oni akceptis liajn proponojn kaj oni komisiis lin la 5-an de majo de 1938 pri la planado. La unua eksperimenta ekzemplero estis pretigita, flugita en 1939. Tiu havis la serian motoron de Mikulin AM-35 kaj atingis la rapidon de 362 km/h. Oni en 1940 fortigis la motoran povumon per AM-38 kaj la aviadilo atingis la rapidon de 423 km/h. La produktadon de la aviadilo ordonis Stalin post persona renkontiĝo de Iljuŝin kaj Mikulin, en decembro de 1940.

La oficialan nomon Il-2 ricevis la aviadilo en januaro de 1941, la seria produktado komenciĝis en februaro de 1941. Ĉar la unuaj aviadiloj suferis grandajn perdojn pro manko de ĉasdefendo, malkonvenaj defendaj armiloj, oni traplanis en 1942 la aviadilon al Il-2M kaj tiu ricevis la motoron AM-38F kaj maŝinfusilon kun kalibro de 12,7 mm.

Ekde printempo de 1943 aperis Il-2M3 kun du 37-mma kanonoj NS-37.

Aliaj versioj estis la lern-aviadilo Il-2U, la torpedo-aviadilo Il-2T kaj la Il-2AŜ-82 kun stelforma motoro.

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

Iljuŝin Il-2/3m (Ильюшин Ил-2/3м)
Mezuroj Datenoj
Enverguro    14,60 m
Longo    11,65 m
Alto    4,17 m
Flugila surfaco    38,50 m²
Malplena maso    4.525 kg
Maksimuma starta maso    6.360 kg
Motoro    Mikulin AM-38F (1.282 kW/1.720 ĈP)
Maksimuma rapido    410 km/h en alto de 1.500 m
Atingopovo    765 km
Kutima flugalto    4.525 m
Armiloj    du 23-mmaj MK VIa
du 7,62-mmaj MG ŜKAS
borddefenda MG UBT kun kalibro 12,7 x 108mm
Armila ŝarĝo    ĝis 600kg da bomboj (6*50kg, 6*100kg aŭ 2*250kg)
ok RS-82-raketoj aŭ kvar RS-132-raketoj
Skipo    1-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]