Ilm-biciklovojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Informtabulo

Ilmvala biciklovojo (germane: Ilmtal-RadwegIlmradweg) estas 123 km longa biciklovojo laŭlonge de Ilm-rivero, kiu sub modesta kaj mezmodesta malfacileco kondukas de Allzunah supre de Ilm-fonto ĝis Ilm-enfluo al Saale je Großheringen fakte ĝis la vitejkomunumo Kaatschen-Weichau. Tie ĝi ne simple finiĝas sed kunfandiĝas kun la belega Saale-biciklovojo.

Voja karaktero[redakti | redakti fonton]

Kondukas la ciklovojo ĉefe sur asfaltitaj eroj malproksime de ĉefaj aŭtaj stratoj. Nur kelkajn kilmetrojn ĝi sekvas landajn ŝoseojn malpli frekventatajn. Ĝi perfektas ankaŭ por familioj kun infanoj kvankam kelklokaj krutaj eroj ne eviteblas. De tempo al tempo eĉ puŝo de la biciklo pli komfortus ol veturo. Tamen la plejmulto de ĝi sub ĉiuj veterkondiĉoj agrable uzeblas.

Etapoj kun vidindaĵoj (kelkfoje nur post kromvojetoj)[redakti | redakti fonton]

Bonvolu viziti la Urbomuzeon en Ilmenau, la gapminejon Volle Rose apud Langewiesen, apertajn naĝejojn je Stützerbach kaj Ilmenau kaj la malapertan patinejon de Ilmenau.

Ne forgesu trinki bieron ĉe la muzea Bierfarejo Schmitt, viziti la urbomuzeon kaj la liberaeran naĝejon en Stadtilm kaj la (kulturan) mustardo-muelejon de Kleinhettstedt.

Elseliĝu ĉe la karstgroto de Dienstedt, ĉe Stedten-muelejo (kun gapakvario), ĉe la muzeoj de Kranichfeld (Baumbach-domo, Supra kastelo) kaj memkompreneble en Hohenfelden kun ĝia Turingia liberaera muzeo. Pretiĝas ankaŭ Burgo Tannroda kun la korbfarista muzeo, Puto goeta (Bad Berka), malapertaj naĝejoj en Hohenfelden kaj Bad Berka.

Interesas la historia doganponto de Buchfart, la Feininger-padaro ekde Mellingen, Germana Abela Muzeo Vajmaro, Ilm-parko en Vajmaro kaj ĉiuj aliaj klasikaj rememorejoj

Tie vokas vizitantojn Kastelo Tiefurt kun parko, Kastelo Kromsdorf, Wieland-bieno (Oßmannstedt), muzeoj en Apolda (Sonorila kaj urba muzeo, Artodomo de Apolda), liberaeraj naĝejoj de Oßmannstedt kaj Apolda.

Nepre vizitu akvokastelon el la 13-a jarcento je Niederroßla, Weidenrutenpalast kaj la batalkampon de Auerstedt, la malapertan naĝejon kaj la termo/kuracbanparko en Bad Sulza, vinvendejojn rekte ĉe la produktintoj en Sonnendorf aŭ Kaatschen.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]