Ilo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Tros
Patrino Kalirhoo
Edzo/Edzino Eurydice of Troy
Infanoj Laomedono • Themiste • Telecleia
vdr

'Ilo (helene Ἶλος, latine Ilus) estis en la helena mitologio filo de dardana reĝo Tros, fondinto de la urbo "Iliono" pli posta Trojo.

Lia edzino fariĝis Eŭridiko (ne identa kun amantino de Orfeo), kiu donis al li filon Laomedonon.

La reĝo Ilo konstruigis urbon, kiu unue ricevis lian nomon "Iliono", sed pli poste ĝi famiĝis sub nomo Trojo. Laŭ la origina nomo estas ankaŭ verko de poeto HomeroIliado“, kiu priskribas la lastan jaron de la granda Troja milito, en kiu la urbo estis bruligita kaj tute detruita fare de greka armeo.

En mitoj prezentiĝas, ke loko, kie Ilo fondis bazojn de la troja burgo, inspiris al li la plej alta dio Zeŭso, kiu precize tien ĵetis lignan statueton de "Palas Atena". La statueto nomata paladio poste dum multaj jaroj gardis Trojon kontraŭ malamiko kaj de detruo. Nur en fermo de Troja milito grekoj Odiseo kaj Diomedo paladion ŝtelis kaj baldaŭ poste estis Trojo detruita.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ílos en la ĉeĥa Vikipedio.