Iloilo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internurbo de Iloilo
Internurbo de Iloilo
Iloilo
Fotomontaĵo
tre urbanizita urbo
Administrado
Poŝtkodo 5000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 457 626  (2020) [+]
Loĝdenso 5 842 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 43′ N, 122° 34′ O (mapo)10.716666666667122.56666666667Koordinatoj: 10° 43′ N, 122° 34′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 78,34 km² (7 834 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Iloilo (Filipinoj)
Iloilo (Filipinoj)
DEC
Iloilo
Iloilo
Situo de Iloilo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iloilo City [+]
vdr

Iloilo, (tagaloge Lungsod ng Iloilo) estas universitata kaj marhavena urbego (1-aklasa) en Filipinoj, en la samnoma provinco Iloilo. Iloilo estas ankaŭ provinca ĉefurbo kaj apartenas al urbaro. Historie ĝi estis konglomeraĵo de iamaj urboj.

Ponto ĉe Iloilo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Iloilo situas en la sudorienta parto de insulo Panajo sur la marborda ebenaĵo ĉe enfluejo de rivero [1]. Manilo troviĝas 466 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La antikva nomo de Iloilo estis Irong-irong. Depost alveno de hispanoj ili fondis havenurbon. En 1855 Iloilo malfermiĝis al la internacia komerco kaj fariĝis la plej grava haveno de Filipinoj. Iloílo akiris statuson de urbo en 1893. La urbo estis la lasta ĉefurbo de la Hispana Imperio en Azio antaŭ ol Filipinoj estis ceditaj al Usono en 1898. Usonanoj alteriĝis tie en 1898. En 1901 jam Iloilo estis la ĉefa ekonomia centro de Panay. La urbo estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945.

Internacia haveno de Iloilo
Riverbordo en Iloilo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Iloilo estas nabo por komerco, financo, teknologio, turismo, eduko kaj industrio. (En la 19-a jarcento) la sukerindustrio kaj ties komerco estis la plej grava. Laŭ statistiko la industria branĉo estas 82%, serva sektoro 14%, agrikulturo 4%.

Eduko kaj religio[redakti | redakti fonton]

Iloilo havas dek gravajn universitatojn, la unua en 1924 ekfunkciis.

La ĉefa religio estas la katolika.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Iloilo la pasaĝeroj uzas busojn, busetojn, triciklojn. La urbego estas ligita per fervojo kun Roxas ekde 1907. La haveno estas ankaŭ grava fiŝkaptista haveno, krome internacia flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Iloilo estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas po 1954 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj (eksterlande)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]