Ilona Balsytė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Balsytė
Persona informo
Naskiĝo la 22-an de aprilo 1964
en en Klaipėda
Ŝtataneco Litovio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ilona Balsytė (naskiĝis la 22-an de aprilo 1964 en Klaipėda) estas litova teatra kaj kina aktorino. Kune kun iuj kolegoj, ŝi en 1989 estis la fondinto de la litova teatro Keistuolių Teatras ("teatro de stranguloj" aŭ "teatro de ekscentruloj").

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1982 ŝi finis la 12-an mezlernejon de Šiauliai. Inter la jaroj 1982 kaj 1986 ŝi studis en la branĉo pri drama aktorado de la nacia konservatorio Lietuvos muzikos kaj teatro akademija, kaj de 1986 ĝis 1991 laboris en la "teatro de kantoj" (Dainos teatras) de la Litova nacia filharmonio. Kune kun la aktoraj kolegoj Aidas Giniotis kaj Sigutis Jačėnas ŝi kiel menciite fondis la ensemblon Keistuolių teatras, en kiu ŝi aktoras ĝis nun.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1989 – Sraigė (heliko) Olaiva, Karvutė (bovineto) Anabelė. Spektaklo „Kitą kartą...“ ("Alifoje...", laŭ motivoj de Donald Bisset), grupa reĝisorado
  • 1990 – Aldona. „Konradas Valenrodas“ laŭ Adam Mickiewicz (reĝisoro Romualdas Vikšraitis)
  • 1991 – Paršiukas (porketo) Ikaras, Katė (katino) Marmė, Karalienė (reĝino). „Aukštyn kojom“ ("Alten la krurojn", laŭ motivoj de Donald Bisset), reĝisoro Romualdas Vikšraitis
  • 1992 – Doroti. „Smaragdo miesto burtininkas“ ("Sorĉisto de la smaragda urbo", laŭ fabelaj motivoj de Lyman Frank Baum), reĝisoro Aidas Giniotis
  • 1993 – Karaliūtė (reĝineto). „Jonas Kareivis“, reĝisoro Aidas Giniotis
  • 1994 – „Peliuko Miko smagumai“ ("La agrablaĵoj de museto Miki"), reĝisorino Neringa Pociūtė, nun Neringa Čereškevičienė
  • 1995 – Karalienė (reĝino), Pavargėlė (dormemulino), Plėšikė (ŝtelistino) Fingerė. „Laimingasis Hansas“ ("feliĉa Hanso"), reĝisoro Aidas Giniotis
  • 1997 – Dulsinėja. Dale Wasserman kaj Mitch Lee „Liūdnojo Vaizdo riteris“ ("la kavaliro de trista aspekto"), reĝisoro Aidas Giniotis
  • 1998 – Papūga (papago) Karuda. „Daktaras Stasys, arba Raudonojo kryžiaus keliai“ (laŭ motivoj de Andrew Lloyd Webber), reĝisoro Aidas Giniotis
  • 1998 – Princesė. „Batuotas katinas“ ("La kato piedvestita per botoj") laŭ Charles Perrault, reĝisoro Evaldas Jaras
  • 2000 – Smeraldina. „Karalius Elnias“ ("reĝo alko"), laŭ motivoj de Carlo Gozzio, reĝisoro Aidas Giniotis
  • 2000 – Kalėdų bobutė ("kristnaska maljunulino"). „Kalėdų bobutės pasaka“ ("Fabelo de la kristnaska maljunulino"), reĝisoro Vytautas V. Landsbergis
  • 2002 – Inga, Larisa, Kristina. „Paskutiniai Brėmeno muzikantai“ ("La lastaj bremenaj muzikantoj"), reĝisoro Aidas Giniotis
  • 2004 – Elytė. „Škac, mirtie, visados škac...“, laŭ motivoj de Saulius Šaltenis, reĝisoro Algirdas Latėnas
  • 2005 – Žiurkė (rato) Liolia. „Pelytė Zita“ ("Musetino Zita"), reĝisoro Vytautas V. Landsbergis
  • 2005 – Auklė (infanvartistino). „Meilė kaj mirtis Veronoje“ ("Amo kaj morto en Verono") de Kęstutis Antanėlis kaj Sigitas Geda, reĝisoro Aidas Giniotis .[1]

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 1986 - Aldona. Pasistengti likti gyvam ("Peni resti viva"), reĝisoro Genadijus Ivanovas, kinostudio Maksim Gorkij
  • 1987 - Onutė. Šešiolikmečiai ("Deksesjaruloj"), reĝisoro Raimundas Banionis
  • 1987 - Tryliktasis apaštalas, reĝisoro Artiomas Melkumianas, Armenfilm
  • 1988 - Strazdanota vasara, televida filmo, reĝisoro Bronius Talačka
  • 1991 - Valerija. Bilietas iki Tadž Mahalo ("Bileto ĝis Taĝmahalo"), reĝisoro Algimantas Puipa
  • 1992-1997 - Giminės ("Parencoj"), reĝisoro Saulius Vosylius
  • 1993 - Gingema, Geroji fėja (bona feino). Geltonų plytų kelias ("vojo de flavaj kaĥeloj"), reĝisoro Asta Einikytė
  • 1993 - Pulkininko Haroldo praradimų klubas, reĝisoro Vaidas Lekavičius
  • 1995 - Tamangai, reĝisoro Vaidas Lekavičius
  • 1998 ĝis 2000 - Atžalos, serio, reĝisoro Saulius Vosylius.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]