Ilona Hubay
| Ilona Hubay | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de julio 1902 en Pécs |
| Morto | 20-an de junio 1982 (79-jaraĝa) en Munkeno |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1926) Universitato Eötvös Loránd (–1939) |
| Okupo | |
| Okupo | arthistoriisto bibliografo bibliotekisto historiisto de libroj |
Ilona Hubay [hubai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hubay Ilona, estis hungara bibliografo, bibliotekisto.
Ilona Hubay[1] naskiĝis la 11-an de julio 1902 en Pécs, ŝi mortis la 20-an de junio 1982 en Munkeno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Hubay maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1920, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1926. Inter 1932–1951 ŝi estis bibliotekisto en Tutlanda Biblioteko Széchényi, dum en 1937 kaj 1938 ŝi estis stipendiulo en Italio kaj en 1938 ŝi doktoriĝis en la universitato. Inter 1951-1960 ŝi estis deportita al Csorvás, poste ŝi ricevis elmigran pasporton kaj ŝi vivis en Okcidenta Germanio. Ŝi unue estis subbibliotekisto en Coburg, poste ĝis 1976 ĉefbibliotekisto en Munkeno. Ŝia laboro fokusiĝis al la inkunabloj kaj erao de Gutenberg.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Missalia Hungarica. Régi magyar misekönyvek. (ankaŭ disertaĵo, 1938)
- A hírlapok őskora. (1943)
- Magyar és magyar vonatkozású röplapok, újságlapok, röpiratok az Országos Széchenyi Könyvtárban. 1480–1718. (kompilaĵo, 1948)
- Die Handschriften der Landesbibliothek Coburg. (monografio kaj katalogo, 1962)
- Incunabula Eichstätter Bibliotheken. (monografio kaj katalogo, 1968)
- Incunabula der Staats- und Stadtbibliothek Augsburg. (1974)
- Zwei Gutenberg-Bibeln im Untermaingebiet. (1981)
- Egykorú újságlap Drakula vajdáról. (2002)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare legebla pli malsupre
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM58734;jsessionid=DFD079340FD22B84BC9CD493E849556F hungarlingva datenaro de muzeo

