Ilse Tielsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilse Tielsch
Persona informo
Naskonomo Ilse Felzmann
Naskiĝo 20-an de marto 1929 (1929-03-20)
en Hustopeče
Morto 21-an de februaro 2023 (2023-02-21) (93-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • publikigistoQ125380827 • prozisto vd
Aktiva en Znojmo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ilse TIELSCH (fraŭline: Felzmann; naskiĝinta la 20-an de marto 1929 en Hustopeče, mortinta la 21-an de februaro 2023 en Vieno[1]) estis aŭstra verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de la kuracisto, verkisto kaj muzikscienculo Fritz Felzmann ŝi pasigis la junulajn jarojn en Moravujo kaj frekventis la gimnazion en Mikulov. En aprilo 1945 ŝi fuĝis ĝis Schlierbach kie ŝin gastigis kamparanoj. En septembro 1945 ŝi daŭrigis la ĉeestadon en lernejon gimnazie kaj pasigis la abiturientan ekzamenon en 1948 en Vieno. En 1949 ŝi iĝis aŭstra ŝtatanino kaj edzigis en 1950 la kuraciston Rudolf Tielsch. De iliaj kvar infanoj mortis frue du.

Post studo de komunikadsciencoj kaj germanistiko ĉe la Universitato de Vieno ŝi doktoriĝis en 1953 pri la sejmajngazeto "Die Zeit" kiel spegulo socia/literatura/kultura de la Vieno ĉe la krepusko de la 20-a jarcento. Poste Tielsch laboris ĉe pluraj tagaj kaj semajnaj gazetoj kaj instruadis inter 1955 kaj 1964 ĉe viena komercista lernejo. De 1964 ŝi estis nur liberprofesia verkistino.

Ŝi kreis lirikaĵojn, romanojn kaj prozaĵojn. La unuaj libroj estis eldonitaj sub la duobla familinomo Tielsch-Felzmann kion ŝi haltigis en 1979 laŭ konsilo de Hans Weigel. Verkoj de ŝi estis tradukitaj en 20 lingvojn kaj eldonitaj en 22 landoj.

Sub la impresoj de malamo kaj netoleremo interpopolaj ŝi verkis trilogion romanan (Die Ahnenpyramide; Heimatsuchen; Die Früchte der Tränen). En ĝi temas pri perdo de hejmlando kaj la historio de la germanlingvaj moravianoj.

Tielsch membris ĉe PEN-klubo de Aŭstrio kaj de Aŭstria Societo pri Literaturo. Krome estis ŝi kunfondintino de la societo Literaturkreis Podium[2].

En 1981 ŝi iĝis orda membro de la klaso pri artoj kaj artsciencoj ĉe la Sudetgermana Akademio pri Sciencoj kaj Artoj.[3]

Ekde 2017 la viena eldonejo Edition Atelier strebis ree eldoni verkojn de Tielsch.[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lirikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1964 In meinem Orangengarten.
  • 1967 Herbst mein Segel. Kun koloraj lignaj gravuraĵoj de Oskar Matulla.
  • 1970 Anrufung des Mondes.
  • 1975 Regenzeit.
  • 1981 Nicht beweisbar.
  • 1986 Zwischenbericht.
  • 1998 Lob der Fremdheit.
  • 2004 Ausgewählte Gedichte.
  • 2010 Dorn im Fleisch. Ausgewählte Gedichte – Cierń w ciele. Eldonis kaj pligrandigis per postparolo Krzysztof Huszcza; kun eseo de Barbara Neuwirth pri la poezia arto de Tielsch
  • 2011 Manchmal ein Traum, der nach Salz schmeckt. Gesammelte Gedichte. Eldonis Helmuth A. Niederle. Edition pen, volumo 1 ĉe Löcker-eldonejo, Wien. ISBN 978-3-85409-630-6.

Rakonta prozo[redakti | redakti fonton]

  • 1969 Südmährische Sagen
  • 1974 Begegnungen in einer steirischen Jausenstation, rakontoj
  • 1977 Ein Elefant in unserer Straße, rakontoj
  • 1979 Erinnerung mit Bäumen, rakonto
  • 1980 Die Ahnenpyramide (Romantrilogie I; 2019: noveldono)
  • 1982 Heimatsuchen (Romantrilogie II; 2019: noveldono)
  • 1984 Fremder Strand, rakonto
  • 1987 Der Solitär, rakonto
  • 1988 Die Früchte der Tränen (Romantrilogie III, noveldono)
  • 1991 Die Zerstörung der Bilder
  • 1999 Eine Winterreise, prozaĵo
  • 2000 Der August gibt dem Bauern Lust, historioj
  • 2006 Das letzte Jahr, romano, 2017 (noveldono)
  • 2009 Unterwegs. Reisenotizen und andere Aufschreibungen
  • 2014 Von der Freiheit schreiben zu dürfen, Driesch Verlag, Drösing 2014, ISBN 978-3-902787-29-3

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991 Aus meinem Ägyptischen Tagebuch
  • 1993 SchriftstellerIn? Um Gottes Willen! Vom Schreiben und vom Vorlesen

Radidramoj[redakti | redakti fonton]

  • 1970 Der Zug hält nicht in Bevignon
  • 1971 Ein Licht im Nebel
  • 1971 Begräbnis eines alten Mannes
  • 1996 Gespräch mit dem Lehrer Leopold H.

Premioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1964 Förderungspreis der Theodor-Körner-Stiftung
  • 1971 Boga-Tinti-Lyrikpreis des Presseclubs Concordia
  • 1971 Würdigungspreis des Landes Niederösterreich für Literatur
  • 1975 Erzählerpreis des Autorenkolloquiums; Preis der Schülerjury Neheim-Hüsten
  • 1972 Ehrengabe zum Andreas Gryphius-Preis
  • 1981 Südmährischer Kulturpreis
  • 1983 Kulturpreis der Sudetendeutschen
  • 1987 Preis der Harzburger Literaturtage
  • 1989 Andreas-Gryphius-Preis
  • 1989 Anton-Wildgans-Preis
  • 1989 Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst
  • 1995 Wolfgang Amadeus Mozart-Preis der Goethe-Stiftung Basel
  • 1998 Schönhengster Kulturpreis
  • 1998 Eichendorff-Literaturpreis
  • 2000 Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien
  • 2017 Franz-Theodor-Csokor-Preis (por la verkaro)
  • pluraj libropremioj de la ministerio pri edukado kaj artoj de Vieno

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]