Ilwad Elman
Aspekto
| Ilwad Elman | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 22-a de decembro 1989 en Mogadiŝo |
| Ŝtataneco | Somalio |
| Familio | |
| Patro | Elman Ali Ahmed |
| Patrino | Fartuun Adan |
| Frat(in)oj | Almas Elman kaj Iman Elman |
| Okupo | |
| Okupo | homrajta aktivulo |
Ilwad Elman (somale Ilwaad Elman, arabe إيلواد المان, naskiĝis la 22-an de decembro 1989 en Mogadiŝo) estas homrajta aktivulino en Somalio. En 2022 al ŝi kune kun sia patrino Fartuun Adan estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

