Imad ad-Din al-Isfahani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imad ad-Din al-Isfahani
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1125 (1125-01-01)
en Esfahano
Morto 20-an de junio 1201 (1201-06-20) (76-jaraĝa)
en Damasko
Tombo Maqabir
Lingvoj arabapersa
Alma mater an-Nizamija de Bagdado
Okupo
Okupo historiistoverkisto • filologo • poeto
Verkoj Barq al-Shāmī
Ḫarīdat al-qaṣr wa-ǧarīdat al-ʿaṣr
vdr

Muhammad ibn Hamed Isfahani (1125 – 20a de Junio 1201) (perse محمد ابن حامد اصفهانی), plej populare konata kiel Imad ad-din al-Isfahani perse عماد الدین اصفهانی) (arabe عماد الدين الأصفهاني), estis historiisto, saĝulo, kaj retorikisto de Persia deveno.[1] Li lasis valoran antologion de Araba poezio por akompani siajn multajn historiajn verkojn[2] kaj laboris kiel beletruloj dum la periodoj de Zengidoj kaj Ajubidoj.

Post la morto de Nur ad-Din en 1174, Imad ad-Din estis senigita el ĉiuj burokrataj taskoj, kaj forigita el la palaco. Li iris loĝi en Mosul kaj poste eniris en la servo de Saladino, nome Sultano de Egiptio en tiu tempo. Kiam Saladino ekregis en Damasko, la veziro de Saladino, nome al-Qadi al-Fadil, nomumis lin trezoristo, kaj li iĝis ankaŭ delegito de al-Fadil. Kvankam Saladino estis necerta pri lia talento ĉar li estis nur skribisto, Imad ad-Din tuj iĝis unu el la favoritoj de la sultano.

Tre fikcia versio de Imad ad-Din estis portretita en la eposa filmo de 2005 de Ridley Scott nome Kingdom of Heaven fare de la aktoro Alexander Siddig.

Imad ad-Din aperas ankaŭ en "The Book of Saladin: A Novel" de Tariq Ali - nome dua ero de tio kio estas konata kiel "Islama Kvinopo".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Donald S. Richards, "Emad al-Din Kateb Esfahani" en Encyclopedia Iranica. "The family of Persian origin into which ʿEmād-al-Dīn Kāteb was born had a tradition of administrative service for the Saljuq dynasty and the caliphate." [1]
  2. [2]