Imanento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Imanemto, aŭ, foje, imanentismo, estas filozofia koncepto metafizika referencanta al kvalito de tio kio estas imanenta, aŭ al tio kio kuŝas en la esto, kaj kio havas en si mem principon kaj celon kaj, partoprenante en la esenco de la estaĵo konsiderita, ne povas posedi ekziston apartigitan el ĝi. Imanento estas vidpunkto tute mala al la transcendo, kiu lokigas ekstere de la estaĵo koncernata la elementon kiun imanento trovas en ĝi.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto “imanento” devenas el la latinaj "In" kaj "Maneo", nome resti en kvieto aŭ ene, ĝuste por indiki agon ĉirkaŭlimigitan ene de la subjekto ĝin plenumanta.

Diversaj konceptoj pri imanento[redakti | redakti fonton]

1) El vidpunkto de gnozeologio imanento signifas dependecon de la percepto: la objekto ne estas io sendependa havanta sian eston, kaj transcendas la scio-agon, sed estas surfacigita kaj konstruita de ĝi, tiel ke ĝia ununura esto estas “esti-observita”. Tiu estas la koncepto de gnozeologia ideismo: la esto koincidas kun la ideo, nome, en tiu ĉi kazo, kun “esti pensita”. Kompreneble, tio kutime ne signifas ke, aserti ke la ekzisto de la objekto dependas de la empiria percepto pri la aparta unuopaĵo, sed ke ĝi dependas nur de la ĝenerala percepto ĉioentenanta aŭ de ŝajne transcenda subjekto perceptanta; se, do, la objekto ŝajnas esti transcenda rilate la unuan, estas tamen absolute imanenta al la dua.

2) El metafizika vidpunkto, imanento signifas ke la absoluta esto kuŝas ene de la mondo aŭ estas limigita. Panteismo asertas tiun imanenton de Dio kontraŭ la dia transcendo: tiu esto imanenta estas la vera realo dum ĉiuj aliaj estaĵoj estas nur momentaj manifestiĝoj aŭ plia kreskiĝo de tiu universala esto. Tiukaze ne estas konceptebla vera kreado kaj ankaŭ sendependo kaj libera volo en Dio. Tiu vidpunkto estas subtenata de monismo kaj panteismo.

3) El vidpunkto de la transcendo, imanento signifas imanenton de Dio en la mondo kaj de la mondo en Dio: tio ne ekskludas la kreadon. La ĉiopova Esto tute sendependas de la kreitaĵoj dum la samaj kreitaĵoj bezonas la kontinuan dian subtenon por restadi en la esto. Tiu ĉi imanento povas esti difinita religia kaj havas, se paroli pri kristanaj filozofoj, inspiran modelon en la Agoj de la Apostoloj 17,28: “Ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro”.

Imanento kaj religio[redakti | redakti fonton]

Spuroj de imanento aperas en la filozofio antaŭkristanaj kiel en pitagoranoj kaj en la doktrinoj pri la NousLogos ĉe Anaksagoro kaj stoikismo, ekzemple.

Kutime kristanaj kaj judaj kaj islamaj akceptas la tieldiritan dian imanenton kaj rifuzas la imanenton kiu igas Dion simila aŭ identa al la mondo.

La manifestiĝo de Dio pere de la kreaĵaro (iamaniera lia ĉeesto en la mondo) estis pli/malpli akcentita de kristanaj filozofoj kaj teologoj: unuflanke inkliniĝantoj al platonismo kaj novplatonismo kiel Aŭgusteno de Hipono, Bonaventura Pseŭdo-Dionizo, fasciniĝas pro la logosaj spuroj de Dio inter la kreitaro; aliflanke inkliniĝantoj al aristotelismo kiel Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino plej akcentas la transcendon de Dio.

Sed la diskuto pri imanento de Dio en la kreaĵaro estis ĉiam varma temo en kristanismo ĉar Jesuo Kristo, konfesata de kristanoj enkarniĝo de Dio vera, iamaniere montras ian dian imanenton en la mondo. Tamen referenca punkto estis ĉiam la dogma difino kalcedonia (451) pri la naturo homa kaj dia de Jesuo: du naturoj, absolute realaj sed ne miksitaj. La konciliaj tekstoj recitas: “Ni instruas kaj konfesas unusolan kaj saman filon: nia sinjoro Jesuo Kristo, vera Dio kaj vera homo, unu sama Kristo Sinjoro solnaskita, agnoskinda en du naturoj, senmiksaj, senŝanĝaj, neapartigeblaj, estante savita la propraĵo de ĉiu naturo, kaj kuniĝantaj en unusola persono kaj hipostazo; Li ne estas dividita aŭ apartigita en du personoj, sed li estas unika kaj sama Filo, Verbo kaj Sinjoro Jesuo Kristo”.

Imanento ĉe kelkaj filozofoj[redakti | redakti fonton]

Baruch Spinoza[redakti | redakti fonton]

Spinoza spite de sia respekto de la koncepto de imanento laŭ la difino de skolastikuloj, intencita kiel restado de la rezulto de ago en la ago mem, ĝuste tion asertis en sia mondovizio: Dio, nome, estas la kaŭzo de ĉiuj aĵoj kiuj tamen estas en li kaj nenio ekzistas fore de li (‘‘Deus sive natura’’). Tia teorio estis juĝata panteisma kaj hereza de la samtempa juda komunumo kiu lin forigis el la Sinagogo.

Ĉe iuj modernaj filozofoj la antitezo “imanento – transcendo” translokiĝis nivelen de gnozeologio, kaj estas difinita “imanentismo” ĉiu doktrino kiu rifuzas la ekziston de transcendaj realaĵoj: postkantiana ideismo, pozitivismo, kaj diversaj historiismoj [1].

Kion oni diras pri la filozofia teorio de Spinoza direndas ankaŭ pri Giordano Bruno, Tommaso Campanella, Hegelo...

Kantio kaj sekvuloj[redakti | redakti fonton]

En Kantio la vorto imanento signifas limigon de la uzo de la aprioraj formoj de scio rilate la sperton, sed por li naturaĵoj distingiĝas el supernaturaĵoj; por postkantiana ideismo, imanento estas uzata por indiki redukton de la realo al percepto.

Nietzsche[redakti | redakti fonton]

Per la aserto “Dio mortis” Nietzsche deklaras ke homo estas lasita al si mem, kaj spronas por ke li ĉesu esperi en “transcenda” vero kaj kaŝita, kaj ne imagu “finon de la historio” per la elpensado de vero “transhoma” kaj definitiva. Ĉio ekzistanta imanentas en la mondo kaj historio.

Antonio Rosmini[redakti | redakti fonton]

Ke la ĉeesto de Dio ene de sia kreaĵaro kaj ke la kreado iusence estas kontinua por ke la kreaĵaro konserviĝu en sia konsisto, estas la imanento de la supera esto en la tuta universo, sed tiu imanento ne signifas miksaĵon de Dio kun la mondo. Kaj tiu imanento estas fonto de mistika sento kaj poezio kaj dialogo kun Dio mem, dum filozofado mem povas fariĝi ama kontemplo pri Dio kaj ties atributoj, kiel okazas en Bonaventura laŭ kiu la tuta universo estas plurgrada ŝtuparo al Dio (V. Itinerarium mentis in Deum = itinero de la menso al Dio: la mondo entenas kaj liveras plurgradajn semojn – rationes seminales - pri Dio)

Imanento: teorio kaj espero[redakti | redakti fonton]

La ideo de imanento, fakte, trempas la universo ne nur kiel filozofia kulturo sed ankaŭ kiel “sperto”, mistika sperto kiel, foje, en la religia poezio kaj psalmaro kaj kiel ĉe Pseŭdo-dionizo.

Imanento estas kutime asociita al soifo de mistikeco kaj, fakte, preskaŭ ĉiuj religioj entenas elementojn de ambaŭ konvinkoj, imanentaj kaj transcendaj, en siaj doktrinoj. Grandaj religioj ĝenerale dediĉas grandajn filozofiajn streĉojn por ekspliki la rilatojn inter imanento kaj transcendo, sed tiuj streboj vastgame etendiĝas, ekde imanento respektanta la dian transcendon kiel en la abrahamaj religioj, ĝis fando de Dio kaj mondo. Iuj enmetas en tiun lastan kategoriojn kelkajn formojn de Budhismo kaj Hinduismo, kie imanento ne ĉiam tute distingas la superan eston el la mondo. Vidu Brahmanon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2]

[3]

[4] (Intinerariun mentis in Deum, latine kaj angle)

[5] (La imanento de Dio en la literaturo)