Imata Kabua
| Imata Kabua | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 20-an de majo 1943 en Kwajalein | ||||
| Morto | 18-an de septembro 2019 (76-jaraĝa) en Honoluluo | ||||
| Ŝtataneco | Marŝala Insularo | ||||
| Alma mater | Universitato Harvard | ||||
| Partio | Aelon̄ Kein Ad (en) | ||||
| Familio | |||||
| Parencoj | Amata Kabua () | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Imata Jabro KABUA (n. la 20-an de majo 1943 - 18-a de septembro 2019 ) estis politikisto el la Marŝalaj Insuloj. Li originis de la atolo Kwajalein. De 1997 ĝis 2000, li funkciis kiel la tria prezidanto de la insularo.
Li edukiĝis ĉe Harvard, doktoriĝis ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kaj diplomiĝis pri juro ĉe Universitato Stanford.
Li estis senatano de Kvajalein kaj Iroijlaplap, tribestro, ekde la morto de sia kuzo Amata Kabua en 1996 ĝis lia propra morto en 2019. [1]
Kabua estis nomumita de la parlamento kiel sia posteulo post la morto de sia kuzo Amata Kabua, dum Kunio Lemari funkciis kiel portempa prezidanto en la provizora daŭro. Ekposteniĝinte, li deklaris la redukton de eksterlanda ŝuldo kiel la fokuson de sia politiko.
Post la parlamentaj elektoj en novembro 1999, Kessai Note estis elektita kiel lia posteulo. La transdono de potenco okazis la 10-an de januaro 2000. Li denove fariĝis senatano de 2000 ĝis 2004.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ USP installs 26th Chancellor. Arkivita el la originalo je 2019-10-19. Alirita 2019-09-21 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1]. The Contemporary Pacific. alirita 2016-09-20
- [2]. Rulers.org. alirita 2011-02-01.
- Fona Noto: Marŝalaj insuloj. Usona Departemento de Ŝtato. Alirita 2011-02-01.

