Saltu al enhavo

Imatrankoski

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imatrankoski
rapidfluo
Bazaj informoj
Averaĝa trafluo 500 m³/s kiam la kluzoj de la akvoelektra centralo estas malfermitaj
Fluo
Geografio
Landoj Finnlando
Regionoj Imatra, urbo kaj komunumo en la provinco Suda Karelio
Map
vdr

Imatrankoski estas rapidfluo de la rivero Vuoksi en la urbo Imatra. Ĝi estas la plej granda rapidfluo en Finnlando. La rivero Vuoksi falas 18 metrojn sur longo de proksimume 500 metroj en mallarĝa granita gorĝo. Jam ekde la 18-a jarcento oni alvenis por ke vidi ĝin. Imatrankoski estas la plej malnova turisma vidindaĵo de sia lando. Tamen ekde 1929 la faloj estis uzataj por generi elektron kaj la akvo estis deturnita. La kluzoj estas malfermitaj nur en certaj tempoj kaj la malnova riverlito tiam estas inundita. La senŝargiĝo de la rapidfluo en tiuj tempoj estas 500 m³/s.

La Imatra Akvofalo estas unu el 27 oficialaj "naciaj pejzaĝoj" de Finnlando. Precipe ekde la vizito de la Carino Katerina la 2-a de Rusio en 1772, la Imatra Akvofaloj estas populara turisma celo. La luksa ŝtata hotelo (Valtionhotelli) konstruita en 1903 rekte ĉe la Imatra Akvofalo estas pruvo de tio. Hodiaŭ, dum la turisma sezono de meze de junio ĝis meze de aŭgusto, spektakloj okazas unufoje tage dum dudek minutoj. Vizitantoj povas rigardi la naturan spektaklon de arkaĵa ponto aŭ de parko malsupre. Kiam malfermiĝas la kluzo, la muzikaĵo Bolas la rivero de Jean Sibelius estas tradicie ludata per laŭtparoliloj.

la rapidfluo, dum la supra kluzo estas malfermita

Imatrankoski naskiĝis antaŭ proksimume 6000 jaroj, kiam Vuoksi rompis la finmorenon Salpausselkä. La loko estis unu el la plej popularaj memmortiglokoj en Finnlando antaŭ ol ekestis la akvoelektra centralo, kaj oni asertas, ke en 1908 saltis 29 homoj.


fine de la rapidflua gorĝo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]