Immanuel Tremellius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Emanuele Tremellio
(1510-1580)
"Testamenti Veteris Biblia Sacra, verko eldonita en (1596) far Immanuel Tremellius.
"Testamenti Veteris Biblia Sacra, verko eldonita en (1596) far Immanuel Tremellius.
Persona informo
Naskiĝo 1510
en Ferrara, Italio
Morto 9-a de oktobro 1580
en Sedan, Francio
Religio protestantismo [#]
Lingvoj latina Biblia Hebrea [#]
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Kembriĝo
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Pavio
Universitato de Strasburgo
Universitato de Sedan
Profesio
Okupo tradukisto • teologo • universitata profesoro • tradukisto de Biblio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Immanuel Tremellius (1510-1580) estis itala hebreisto, latinisto, helenisto, reformisto kaj tradukisto de la Biblio. Li tradukis la Malnovan Testamenton rekte el la hebrea, tiel renovigante la tradician version de Vulgato.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Ferrara, kaj estis edukita en la Universitato de Padovo. Ĉirkaŭ 1540 li konvertiĝis al la katolika kredo sub la influo de kardinalo Reginald Pole (1500-1558), sed ĉirkaŭprenis la protestantismon la sekvan jaron, kaj iris al Strasburgo por instrui la hebrean.

Pro la Ŝmalkalda Milito, en Germanio, li estis devigata peti azilon en Anglujo, kie li ekloĝis en la Palaco Lambeth kun ĉefepiskopo Cranmer, en 1547. Tiutempe li instruis la hebrean en la Universitato de Kembriĝo. En 1549 li sukcedis al Paulus Fagius (1504-1549) kiel reĝa profesoro pri la hebrea en Kembriĝo.

Okaze de la morto de Eduardo la 6-a, li revenis al Germanio, en 1553. En la urbo Zweibrücken li estis malliberigita kiel kalvinano. Li fariĝis profesoro pri bibliaj studoj en la Universitato de Hajdelbergo, en 1561, kaj restis tie ĝis kiam li estis liberigita el sia posteno, en 1577. Fine, li trovis rifuĝon en la Kolegio Sedan, kie li pasigis siajn lastajn jarojn.

Tremellius tradukis la Malnovan Testamenton rekte el la hebrea, tiel renovigante la tradician version de la Vulgato. Lia konvertiĝo al protestantismo estis influita de Pietro Martire Vermigli (1499-1562), kiu konsciigis lin pri la penso de Kalvino.

Bildo de la hebreisto Immanuel Tremellius.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]