Immingham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Immingham
urbeto • civila paroĥo
Administrado
Poŝtkodo DN40
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 37′ N, 0° 13′ U (mapo)53.6139-0.2183Koordinatoj: 53° 37′ N, 0° 13′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Immingham (Anglio)
Immingham (Anglio)
DEC
Immingham
Immingham
Situo de Immingham

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Immingham [+]
vdr

Immingham estas havenurbo ĉe la suda flanko de la rivero Humber apud la urbo Grimsby en la provinco Lincolnshire Nord-Orienta (angle: North East Lincolnshire), Britio. Ĝi enhavas proksime 11500 loĝantojn.

Immingham/Grimsby kune estis la 3-a haveno laŭ kvanto en Britio – en 1998 48 387 000 tunoj- kaj la dua en 2012.[1]

Ĝis la 20-a jarcento Immingham estis malgranda vilaĝo. Dokoj estis konstruitaj inter 1906 kaj 1910 kaj oni pligrandigis ilin en 1960. En 1970 oni konstruis ĝetojn por la importado de nafto por la apudaj rafinejoj.

En 1607 la Pilgrimantoj (angle: Pilgrim Fathers) penis forvojaĝi el Boston. La afero fiaskis sed ili sukcesis forvojaĝi al Nederlando en 1608 el Immingham. Fine ili forlasis Nederlandon kaj atingis Usonon en 1620.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.