Himalaja monalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Impeja lofoforo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Himalaja monalo
Himalaja monalo, masklo
Himalaja monalo, masklo
Himalaja monalo, ino
Himalaja monalo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophophorus
Specio: L. impejanus
Lophophorus impejanus
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Himalaja monalo, Impeja lofoforoHimalaja lofoforo (Lophophorus impejanus) el la ordo de Kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en suda kaj sudorienta Tibeto de Ĉinio kaj en la himalaja regionareo de orienta Afganio ĝis Bhutano. Ĝi estas la nacia birdo de Nepalo, kie ĝi estas konata kiel Danfe, kaj la subŝtata birdo de Utaraĥando.

Ĵuse oni trovis en Arunaĉal Pradeŝ novan tipon de Lophophorus, sed ties identeco, kvankam supozeble subspecio de la Sklatera monalo aŭ eventuale nova specio, estas ankoraŭ konfirmota.

Ne estas ĝis nun konfirmita agnosko de subspecio de la Himalaja monalo. Tamen ĵusaj studioj montris ke la masklo de Himalaja monalo de nordokcidenta Barato ne havas la blankan pugon kiun multaj aliaj maskloj havas, kaj havas pli da verdo en la brusto, kio sugestas la eblon de dua subspecio.[1]

La latina scienca nomo omaĝas la figuron de Lady Mary Impey, edzino de la brita justicestro de la koloniepoka Bengalo, Sir Elijah Impey.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de paro

Ĝi estas pli granda ol koko, relative granda birdo reference al la familio de Fazanedoj. Ĉirkaŭ 50 al 70 cm longa kun vosto longa je 21–24 cm, la pezo de maskloj kaj inoj gamas inter 1980-2380 g kaj 1800-2150 g respektive. La virbirdo havas longan kreston kun kulerformaj plumpintoj. La granda parto de la supra korpo brilas metalece multkolore nome verdigre, purpure kaj verdblue, kun blankeca malsupra dorso kiel escepto. Supraj partoj estas nigrecaj. La vosto estas ruĝecokra, kaj ties pintoj nigrecbrunaj. La longa kresto estas metalecverda, ŝanĝebla al kuproruĝeca en supra dorso kaj kolflankoj, kaj la elstaraj blankaj suba dorso kaj pugo videblas dumfluge (sed birdoj de nordokcidenta Barato ne havas tion).

Temas pri specio kun klara ekzemplo de seksa duformismo. La birdino estas multe pli senkolora ol maskloj kun supraj partoj brunecnigrecaj kun diversaj makuloj, la malsupra dorso kaj kovraj plumoj de la vosto sin montras haŭt-koloraj kun nigraj kaj ruĝecaj centraj strioj. Inoj havas elstaran blankan makulon en antaua kolo kaj blankan strion en vosto.

Maskloj unujaraj kaj nematuruloj similas al inoj, sed unujaraj maskloj estas pli grandaj kaj nematuruloj estas malpli distinge markaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Masklo de Himalaja monalo

La Himalajaj monaloj loĝas en grandaj arbaroj sur montodeklivoj, precipe en kverkaro, betularo kaj arbedaro de rododendroj. Kutime ili agas 2-3-ope. Ili manĝas la radikan tuberon de tuberoso, semojn de herboj, fruktojn, berojn, insektojn kaj vermojn. Ili estas timemaj. Timigite ili rapide forflugas farante longan pepadon.

Pliaj detaloj disponeblas ĉe la retejo 'Pheasants of Pakistan' (Fazanoj de Pakistano) [2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Lophophorus impejanus - MHNT

Majo kaj junio estas ilia reprodukta sezono. Tiam la virbirdo paradas antaŭ la birdino. Starante surtere, ĝi disetendas, hirtigas kaj svingas la vostan plumaron, kiel pavo. Iam ĝi ekflugas de sur krutaĵo kaj sin levas alten en la aero, kaj poste glisas malrapide tenante siajn flugilojn alte, kun etendita vosto, kaj montrante sian blanketan lumbon. Por konstrui neston, la birdino fosas kavon sur roko, arba trunko aŭ en herbaro kaj plenigas ĝin per sekaj branĉetoj kaj musko. La birdino demetas 2-6 ovojn, ordinare 4-5, en la nesto. La ovo estas iom longa kun ŝelo kompakta kaj glateta. Ĝi estas flavblanka, punktita de grandaj kaj malgrandaj makuloj, ruĝecbrunaj kun malgrandaj nigrecgrizaj kaj purpurbrunaj punktoj. La femala birdo plenumas la taskon de kovado. Post 28 tagoj eloviĝas la birdidoj, kiuj pezas po 40-50 g.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Masklo de Himalaja monalo

Tiu orientalisa kaj palearktisa birdo elstaras inter fazanoj pro ties brila plumaro kaj forta asocio kun la surloka folkloro. Ties natura teritorio etendas el orienta Afganio tra Himalajo inklude la regionojn de Kaŝmiro de Norda Pakistano, Barato (ŝtatoj de Himaĉal Pradeŝ, Utaraĥando, Sikimo kaj Arunaĉal Pradeŝ), Nepalo, suda Tibeto kaj Bhutano. Estas ankaŭ informo pri vidaĵo en Birmo.

Ili okupas suprajn arbarojn moderklimatajn de kverko kaj konifero interdisaj kun malfermaj herbejaj deklivoj, klifoj kaj alpaj herbejoj inter 2400 – 4500 m, ĉefe koncentre en mallarĝa zono de 2700 – 3700 m. Ili ŝajne montras klaran kaj ŝanĝantan altitudan migradon atingante tiom suben kiom ĝis 2000 m vintre. Ili tamen montras toleron al neĝo kaj estis observataj elfosantaj tra neĝo por trovi radikojn, tuberojn kaj aliajn plantopartojn, kaj senvertebrulojn.

Ili estas vidataj en paroj dum la reprodukta sezono (aprilo al aŭgusto), ili formas grandajn gregojn kaj engaĝiĝas en komunumaj ripozejoj dum vintro. La populacio de tiu specio estas en plej parto de ties teritorio minacata pro kontraŭleĝa ĉasado kaj aliaj antropogeniaj faktoroj. La masklo suferis drastan ĉaspremon pro sia krestoplumoj, kiuj estis uzataj por ornamaj ĉapeloj de la viroj de Himaĉal, ĝis 1982 kiam oni malpermesis tian ĉasadon en tiu barata subŝtato.

En Ĉinio la birdo estas tre rara. En multaj landoj oni bredas ilin por aprezo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-12. Alirita 2011-02-07.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-25. Alirita 2011-02-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.