Imperia kulto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imperia kulto estas maniero de ŝtata religio en kiu imperiestro aŭ dinastio de imperiestroj (aŭ regantoj kun alia simila titolo), estas adorataj kiel dio, mesio, duondio aŭ diaĵo. Tiukadre «kulto» estas uzata en la senco de «adorado», ne laŭ moderna pejorativa senco. Tia kulto povas esti al personeco kiel ĉe figura de Evemero ĵus ascendita aŭ iu de nacia identeco, kiel ĉe la etiopia imperio aŭ ĉe la japana imperio) aŭ supernacia diaĵo ĉe pluretnaj ŝtatoj (p.e. ĉe imperia Ĉinio aŭ ĉe la Romia Imperio).

En la antikva Ĉinio, la imperiestroj estis konsiderataj «Filoj de la Ĉielo». En Antikva Egipto, la viraj faraonoj estis konsiderataj enkarnigo de la dio Horuso, kio estis same kiel filo de la suna dio, Hatoro (aŭ poste Isis), aŭ de la diaĵo de la ĉielo, Nut. En la Romia Imperio, la Imperia kulto konsistis en la adorado de la Romia imperiestro kiel dio, praktiko kiu ekis ĉe Aŭgusto kaj iĝis elstara elemento de la romia religio. Dum la Inkaa Imperio, la Sapa Inka estis konsiderata «filo de la dio Suno (Inti) kaj de la diino Luno (Mamaquilla)». Pri Japanio, ĝis antaŭ la fino de la Dua Mondmilito, la japana imperiestro pretendis esti posteulo de dioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]