Imperiestro de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Imperiestro de Japanio (天皇 [ten-noo]) estas japana titola Ŝtatestro kaj la ĉefo de la Japana imperia familio.

De la komenco de Japanio ĝis la mezo de 20-a jarcento, la rolo de imperiestro alternis inter religia superulo, nominala reganto kaj efektiva imperia rolo.

Laŭ la moderna japana konstitucio, la imperiestro estas nun ceremonia figuro.

La nuna imperiestro estas Imperiestro Akihito aŭ japane kinjo tennō (reganta Imperiestro de la epoko Heisei), kiu estas sur trono depost kiam lia patro Imperiestro Hirohito (Imperiestro Shōwa) forpasis en 1989.

La loĝejo de la Japana Imperiestro estas Imperiestra Palaco (Kōkyo), situas en centro de Tokio, depost la mezo de 19-a jarcento. Antaŭ tio la imperiestroj loĝis en Kioto.

vidu ankaŭ

Ŝablono:Stumpo


Eksteraj ligiloj

greke http://www.kunaicho.go.jp/eindex.html greke http://www.friesian.com/sangoku.htm#japan greke http://www.kunaicho.go.jp greke http://photoguide.jp/pix/thumbnails.php?album=158