Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri speco de regno. Por informoj pri la samnoma itala urbo, vidu la artikolon Imperio (Italio).

Imperio estas granda, multetna regno, kies politika strukturo estas tenata kuna per trudpremo. (Komparu kun federacio, kie granda multetna ŝtato baziĝas sur reciproka konsento inter la partoprenantoj.)

La moderna termino venas de la latina imperium ("imperiumo"), kiu estis fabrikita por eble la plej konata ekzemplo de tia politika strukturo, la Romia imperio, fondita en -31. Tamen, la efektiva politika koncepto antaŭas la Romianojn je kelkmilo da jaroj. Probable la unua ekzemplo estis la Akada Imperio de Sargono de Akado.

Imperio povas havi kelkajn formojn. Tradicie, imperioj estas regataj de potencaj monarkioj, sub la gvido de hereda (aŭ iakaze, mem-deklarita) imperiestro. Historie, la plejparto de la imperioj estiĝis kiel rezulto de tio, ke milite forta regno konkeras aliajn regnoj kaj inkluzivas ilin en pli grandan politikan union. Ofte ĉi tiaj multetnaj estaĵoj estis fortigitaj per la enkonduko de komuna religio, kiel okazis sub Konstantino la 1-a de Romio.

La malkovra de la Nova Mondo provizis eblecon al multaj eŭropaj regnoj komenci programojn de imperiismo laŭ alia modelo, koloniismo. Laŭ ĉi tiu modelo, regataj regnoj estis laŭjure subalternaj al la imperia ŝtato, anstataŭ laŭfakte kiel en pli fruaj imperioj. Tio kondukis al multe da indigno ĉe la klientaj regnoj, kaj tial probable al la fina forpaso de ĉi tiu sistemo en la frua 20-a jarcento.

Alia problemo de la eŭropa imperia modelo eblas priskribi kiel fuŝdislimado. Pro la oportuneco, imperia potenco emis dislimi klientajn ŝtatoj surbaze sole de la oportuneco de geografio, kaj malatendis grandegajn kulturajn diferencojn en la rezulta regiono. Ekzemplon de la sekvantaj problemoj eblas vidi en Hindio. Iam parto de la Brita imperio, post kiam Hindio gajnis sian sendependecon ĝi rapide krevis laŭ kulturaj linioj, produktante la landon Pakistano, kiu poste krevis denove, kio rezultigis la landon Bangladeŝo.

La ideo de "imperio" en la moderna mondo, kvankam ĝi ankoraŭ ekzistas politke, perdas koherecon semantike. Ekzemple, eksa Sovetunio taŭgas al multaj el la kriterioj de imperio, sed tamen ne pretendis estis imperio, nek estis regata de tradicia hereda "imperiestro" (vidu: Soveta Imperio). En la frua 21-a jarcento, oni povas vidi emojn alludi Usonon kiel imperion, laŭ la libro Empire (Imperio) de Antonio Negri kaj Michael Hardt.

Laŭ diro de Edward Said, ĉiu imperio diras al si mem kaj al la mondo, ke, malsame al ceteraj imperioj, ĝia celo ne estas ŝteli kaj regi sed eduki kaj liberigi.

La Unua mondmilito estis batalo inter multaj imperioj, post kiu, pluraj malaperis.

Subimperio estas regno kiu ludas imperie rilate al aliaj malpli potencaj sed dependas de pli potenca imperio. Ekzemple, dum Malvarma milito, Sudafriko kaj Kubo batalis en Angolo anstataŭ Usono kaj Sovetio, respektive.

Titoloj uzitaj de imperiestroj estis: caro, cezaro, Kaiser, mikado, ŝaho, tennō.

Inter la imperioj dum historio estas:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.hostkingdom.net/earthrul.html greke http://www.angelfire.com/cantina/negri