Imperio de Libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unue proponita de Thomas Jefferson dum la Usona Revolucio, la Imperio de Libereco estas temo politik-filozofia pri la supozata respondecendo de Usono por disrevoluciigi tra la mondo respublikismon. Pro kaj per la modelo Usona, sur ties ideokerno surbazis la estonta Usona Imperio, li enmetis en la kolektivan konscion la nocion de teritoria ekspansio pro neceso. Ekde tiam, multaj prezidentoj de Usono eĥis liajn vortojn, eĉ cititaj kiel kialo por militi, plej fame la militoj hispani-usona, unua mondmilita, dua mondmilita, kaj petrola.

En 1780, Jefferson enkondukis la ideon ĉi tiel:

Citaĵo
 Per Usono, deviigos ni specon komercan, kiun la Eŭropaj Ŝtatoj konsideris indaj kiel plej gravaj luktoj kaj sinoferoj, kaj ĉu alvenos paco...barilon ni konstruos kontraŭ la danĝera ekspansio de la Brita Provinco de Kanado kaj ni aldonos al la Imperio de Libereco vastan kaj fekundan Landon tiel konverti Malamikojn en valorindajn amikojn 

Dudek tri jarojn poste, dum lia prezidentado li agis surbaze de siaj ideoj per la vendo de Luiziano disde Napoleono, duoblinte la grandecon de Usono.

En 1823, la Doktrino de Monroe certigis la imperion per proklamo, ke ia klopodo de Eŭropaj landoj koloniumi en Ameriko estus interpretota kiel milita agreso kontraŭ Usono.