Imposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Impostado)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun impoŝto.
La impostokolektisto, pentraĵo de Jan Massijs. Gemäldegalerie Alte Meister, Dresdeno, Germanio.
Sidejo de la hispana impostokolektista servo AEAT en Logroño, Hispanio.

Imposto estas deviga kontribuo de regnanoj, nome civitanoj aŭ loĝantoj de ŝtato aŭ simila politika aŭ administracia unuo por kovri la ĝeneralajn bezonojn de la ŝtato aŭ similspeca unuo. Imposto estas financa ŝarĝo aŭ alia devigo metita al impostopaganto (ĉu individua persono aŭ laŭleĝa jura persono kia entrepreno, organizaĵo ktp.) fare de ŝtato aŭ funkcia ekvivalento de ŝtato por kolekti variajn publikajn enspezojn.[1] Nepageco, aŭ evito aŭ rezisto al pago de impostado, estas kutime punebla laŭ juro. Impostoj povas esti devigitaj ankaŭ fare de multaj administraj unuoj.

Oni kutime distingas :

  • la senperajn impostojn, t.e. la impostoj, kiujn la regnanoj pagas aparte kaj senpere al la administracio (ekz. la terimposto); tiuj estas nomataj ofte rektaj impostoj;
  • la perajn impostojn, t.e. la impostoj, kiuj estas enkalkulitaj en varaj prezoj (ekz. la aldonvalora imposto (AVI), la doganimpostoj); tiuj estas nomataj ofte nerektaj impostoj.

Ambaŭ povas esti pagataj per mono aŭ per ties labora ekvivalento.

Kelkaj landoj metas preskaŭ ne aŭ en tute ne impostadon, kiaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Sauda Arabio.[2] Ambaŭkaze temas pri landoj kiuj ege multe enspezas el la komerco kaj produktado de nafto, kombine kun la fakto ke ili ne devas pagi altajn socialajn kostojn de multnombra loĝantaro, ĉar ambaŭkaze la loĝdenseco malaltas pro la dezerta medio.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La impostokolektista oficejo, pentraĵo de Pieter Brueghel la juna, 1640.

La jura kaj la ekonomia difinoj de impostoj diferencas en tio ke ekonomikistoj ne konsideras multajn transdonojn al registaroj kiel impostoj. Por ekzemplo, kelkaj transdonoj al la publika sektoro estas kompareblaj al la prezoj. Ekzemploj estas pagoj je publikaj universitatoj kaj por servoj havigitaj de lokaj registaroj. Registaroj akiras rimedojn ankaŭ per "kreado" de mono kaj moneroj (por ekzemplo, per presado de monbiletoj kaj per stampado de moneroj), tra volontaj donacoj (por ekzemplo, kontribuoj al publikaj universitatoj, muzeoj, aŭ fondaĵoj), pere de monpunoj (kiaj trafikaj punoj), per pruntado, kaj per konfiskado de riĉo, ekzemple devena el krimoj. Laŭ la konsidero de ekonomikistoj, imposto ne estas punaj, kvankam deviga transpaso de rimedoj el la privata aŭ la publika sektoro trudiĝas sur la bazo de antaŭdeterminataj kriterioj kaj sen referenco al specifa profito ricevata.

En modernaj impostaj sistemoj, registaroj trudas impostojn en mono; sed impostado pagota per naturaĵoj kaj korveo estas karakteraj de tradiciaj aŭ antaŭ-kapitalismaj ŝtatoj kaj ties funkciaj ekvivalentoj. La metodo de impostado kaj de registara decido pri impostoj estas ofte polemika kaj en politiko kaj ekonomiko kaj fakte estas ŝlosila afero por la diferencigo inter diversaj politikaj partioj kaj tendencoj. Impostokolektado estas plenumita fare de specifa registara agentejo nome Trezoro, kaj Canada Revenue Agency en Kanado, Internal Revenue Service (IRS) en Usono, aŭ Her Majesty's Revenue and Customs (HMRC) en Unuiĝinta Reĝlando ktp. Kiam la impostoj ne estas tute kaj akurate pagitaj, la ŝtato povas meti civilajn punojn (kiaj monpunojkonfiskoj) aŭ eĉ krimajn persekutojn (kiaj enkarcerigo) kontraŭ la nepaginta ento aŭ individuo.[3]

Celoj kaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtoŝoseo en Valladolid, Hispanio. La reto de ŝoseoj estas pagata pere de la impostoj kolektitaj de la ŝtato.

Mono havigita per impostado estis uzita de ŝtatoj kaj de ties funkciaj ekvivalentoj laŭlonge de la historio por elteni multajn funkciojn. Kelkaj el tiuj estas elspezoj pro militoj, la trudado de juro kaj publika ordo, protektado de posedrajto, ekonomia infrastrukturo (ŝoseoj, leĝa valuto, devigigo de kontraktoj ktp.), publikaj vorkoj, socia inĝenierado, subvencioj, kaj la funkciado de la regado mem. Parto de impostoj iras ankaŭ al pagado de la ŝtataj ŝuldoj kaj la interezoj kiujn tiu ŝuldo akumulas, foje pli altaj ol la propra ŝuldo mem. Registaroj uzas impostojn ankaŭ por financi socian bonfarton kaj publikajn servojn. Tiuj servoj povas inkludi edukajn sistemojn, sanzorgajn sistemojn, pensiojn por maljunuloj aŭ malsanuloj, sendungajn pagojn, kaj publikajn transportojn. Ankaŭ la sistemoj de energio, akvolivero kaj rubmastrumado estas oftaj kaj komunaj publikaj servoj. Kaj koloniaj kaj modernaj ŝtatoj uzis monimpostadon por trudi la rezistajn fortojn de eltenemaj produktantoj por konverti ilin en monproduktaj ekonomiaj elementoj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Rektaj impostoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rekta imposto.
Enspezimposto en historia perspektivo: plej altaj indicoj en kvar industriigitaj landoj (1900-2013). Blue, en Usono; ruĝe, en Britio; flave, en Germanio; verde, en Francio.

Rekta imposto estas ĝenerale imposto pagata rekte al la registaro fare de la persono al kiu ĝi estas devige postulita. En ĝenerala signifo, rekta imposto estas tiu trudita al individua persono (ĉu jura aŭ natura) aŭ posedaĵo (t.e. realaj kaj personaj posedaĵoj, brutaro, kultivaĵoj, salajroj, ktp.) kiel aparte de imposto trudita sur transakcio. Rekta imposto (en la ĝenerala signifo) estas trudita sur persono, tipe en senkondiĉa maniero, kiel ekzemple surkapa imposto aŭ ĉefa imposto, kiu estas trudita surbaze de la simpla vivo aŭ ekzisto de la persono, aŭ domimposto kiu estas trudita sur la posedanto per esenco de proprieto, prefere al komerca uzo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Enspezimposto.

La enspezimposto estas tiu imposto, kiun alŝarĝas iu publika instanco je enspezo de la personoj aŭ kompanioj. En la evoluintaj landoj, la enspezimposto estas la ĉefa enspeza fonto de la ŝtato. La kompania impostado estas kalkulata el la pura profito, kaj tio varias laŭ landoj. Ĝi estis ekzemple enkondukita en 1909 en Usono.

Nerektaj impostoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nerekta imposto.
Aĉetantoj de alkoholaĵoj pagas en plej landoj plej altajn nerektajn impostojn ol ekzemple aĉetantoj de kulturaj aŭ baznecesaj varoj.

Nerekta imposto (kiel ekzemple aldonvalora imposto (AVI), vendimposto, aŭ varserva imposto) estas imposto postulita fare de peranto (kiel ekzemple podetala butiko) de la persono kiu portas la finfinan ekonomian ŝarĝon de la imposto (kiel ekzemple la konsumanto). La peranto poste arkivas impostdeklaron kaj plusendas la impostenspezon al registaro kun la reveno. En tiu signifo, la esprimo nerekta imposto estas komparita al rekta imposto, kiu estas postulita rekte fare de registaro de la personoj (laŭleĝaj aŭ naturaj) al kiu ĝi estas trudita.

Laŭvalora imposto (latine ad valorem) estas imposto, kies kvanto estas bazita sur la valoro de transakcio aŭ de havaĵo. Ĝi estas tipe postulebla dum transakcio, kiel en la okazo de venda imposto aŭ aldonvalora imposto (AVI). Aldonvalora imposto ankaŭ povas esti ĉiujare postulebla, kiel en la okazo de propraĵa aŭ biena imposto, aŭ kun alia signifa okazaĵo (ekz. hereda imposto, elmigra imposto, aŭ tarifo).[4] En kelkaj landoj, sigela imposto estas ia laŭvalora imposto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aldonvalora imposto.

La aldonvalora imposto (AVI) aŭ vendimposto estas imposto, kiun entrepreno devas pagi al la financa instanco surbaze de la vendoj kaj kiu finfine pagigas la finan aĉetanton. Impostdevaj estas ĉiuj plenumoj, vendoj, kiujn la leĝo listigas kiel AVI-devajn plenumojn, varojn. La ŝtato ofte havas kelkajn ne-AVI-devajn varojn kiel ekz. medikamentoj, bebaj vindotukoj, sekurecaj servoj ks., sed tio varias laŭ landoj.

Domo de la 18a jarcento, Theux Belgio. Heredo de domo, bieno aŭ kampo estas grava pliigo de la persona havaĵo, sed ankaŭ povas rezulti en granda imposta pagodevo.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hereda imposto.

La hereda imposto estas imposto pagenda laŭ valoro de la heredo, nome hereditaj nemoveblaĵoj kaj moveblaĵoj. La grandeco de hereda imposto, ties juraj reguligoj varias de lando al lando. Lastatempe, multaj landoj reduktis aŭ ĉesigis la heredan imposton, kio estas profitoj ĉefe por riĉuloj, kiu povas plej ofte ricevi gravajn heredaĵojn. La impostado de donacoj estas forte ligita al la hereda impostado, por ke oni ne evitu la impost-pagan devon per donacado de posedaĵo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]
  • IktaoIqta‘ (arabe اقطاع) estis islama praktiko de biena impostado kiu iĝis ofta en islama Azio dum la Bujida dinastio.
  • En diversaj epokoj kaj landoj, oni starigis specifajn impostojn al specifaj etnaj, religiaj aŭ sociaj grupoj, kio fakte utilis unuflanke al la normala celo de impostado, kaj duaflanke kiel negativa diskriminacio al tiaj grupoj; ekzemple tion faris Islamo je sia alveno al diversaj landoj, kie oni toleris alireligionanojn, kiel judoj aŭ kristanoj, sed oni pagigis ilin pro tio,; kaj simile okazis dum diversaj forpeloj de judoj, al kiuj oni trudis monpagojn por iliaj foriroj, ĉu en mezepoka Hispanio ĉu en Nazia Germanio; tamen en tiu okazo la afero pli kaj pli pliakriĝis ĝis atingi punkton de tutplena forrabado kaj amasmurdo.

Objektivaj kaj subjektivaj impostoj[redakti | redakti fonton]

Estas objektivaj impostoj tiuj kiuj estas pagendaj pro montro de riĉo sen atenti la personajn cirkonstancojn de la pagonta subjekto; male estas subjektivaj impostoj tiuj kiuj establas pagokvanton atentante la cirkonstancojn de la pagonto. Evidenta ekzemplo de subjektiva imposto estas la enspezimposto, ĉar normale en tiu imposto oni enkalkulas la diversajn cirkonstancojn de la pagonta persono, kiel povas esti malkapablo, malsano, la nombro de filoj aŭ zorgataj personoj por establi la pagendan monsumon; male la imposto al la biero estas imposto objektiva ĉar ĝi estas establita dependante de la produktitaj litroj da biero sen atenti la personajn cirkonstancojn de la pagonta subjekto.[5]

Realaj kaj personaj impostoj[redakti | redakti fonton]

La realaj impostoj estas pagendaj depende de la riĉo separate de la ekonomia kapablo sen rilatigi tion kun difinita persono. La impostoj estas personaj kiam temas pri riĉo de ekonomia kapablo rilatigita al difinita persono.

Por ekzemplo, enspezimposto povas esti de reala karaktero se tiu konsideras separate la salajrojn, la enspezojn de la entreprenistoj, la lupagojn kaj la akiritajn enspezojn. La ŝarĝo super la enspezo estos persona kiam tiu venas super la aro de la enspezoj de persono. Estas tipaj personaj impostoj la enspezimposto de la fizikaj personoj, la imposto super societoj kaj la imposto super la heredo. Tamen tiuj impostoj ne ĉiam havas tiun karakteron, ĉar la enspezimposto de la neloĝantoj kiu ŝarĝas la enspezojn akiritajn de la personoj en difinita lando kiu ne estas loĝantaj en tiu lando, kutime estas de reala karaktero; la neloĝantoj devas prezenti apartan deklaron de tiu imposto por ĉiu enspezo akirita en la lando.

La personaj impostoj povas estis subjektivigitaj pli facile kaj akurate, ĉar ili ŝarĝas laŭ pli kompleta maniero subjekton, sed tio ne ĉiam estas tiel, por ekzemplo oni povas adopti imposton super la salajroj (kaj tial realan) kiu atentu en la ŝarĝo la familiajn cirkonstancojn (nombro de filoj, fizikaj minuskapabloj ktp.) kaj tiel ĝi havus subjektivan karakteron.[5]

Momentaj kaj periodaj impostoj[redakti | redakti fonton]

En la pormomentaj impostoj, la ŝarĝenda faro estas farata en difinita momento sporade, por ekzemplo la aĉeto de domo aŭ alia nemoveblaĵo aŭ la ricevo de donacoheredo el alia persono. En la periodaj impostoj, la ŝarĝenda faro estas plilongigita per nedifinita maniero en la tempo, en tiuj okazoj la imposta juro plej ofte fragmentigas la daŭron en la tempo en diferencaj impostopagaj periodoj. La enspezimposto ŝarĝas la enspezon, kio estas kontinua fenomeno, sed la leĝaro ŝarĝas ĝin pojare.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikveco[redakti | redakti fonton]

Imposto estas tre malnova afero kaj sistemo kunagadi politike: ĝi ekzistis jam laŭ formala maniero en la epoko de Antikva Grekio, kaj plue dum Mezepoko. Plej verŝajne frua praformo de impostado okazis jam inter najbaraj klanoj de ĉasistoj-kolektistoj: el kiuj la plej forta povis rekte rabadi rimedojn el tiu pli malforta, dum laŭ la tempopaso tiu lasta povus rekte proponi al la forta rimedojn por eviti pli akran rabadon kaj atingi eĉ protekton ĉu kontraŭ sovaĝaj bestoj ĉu kontraŭ malamikoj. Kun la transiro al la vivtenado per agrikulturo, okazis la unua labordivido: terkulturistoj devis perlabori la kampojn kaj produkti rimedojn, dum militistoj zorgis pri la protektado; evidente la unuaj devis pagi al la duaj pro tio; ĉar protektado estis socia servo, tiaj pagoj povas esti konsiderataj "imposto". Tio pluis dum la Antikveco ĝis alveni al la feŭdismo] en kiu la servutulo iĝos mem "la imposto", ĉar la senjoro posedis la tuton de la vivo de la kamparano.

Egiptaj kamparanoj malliberigitaj pro malplenumo de la impostopagado. (Epoko de Piramidoj).

La unua konata registrita sistemo de impostado estis en Antikva Egipto ĉirkaŭ la jaroj 3000–2800 a.K. en la Unua Dinastio de la Malnova imperio de Egiptio.[6] La plej frua kaj plej disvastigita formo de impostado estis la korveo kaj la dekonaĵo. La korveo estis devigita laboro havigita al la ŝtato fare de kamparanoj kiuj estas tro malriĉaj por povi pagi per aliaj manieroj de impostado (la vorto laboro en antikvegipta lingvo estas sinonimo de impostoj).[7] Registroj el tiu epoko dokumentas, ke la Faraono faris ĉiun duan jaron turneon tra la tuta regno por kolekti dekonojn el la popolo. Aliaj registroj estas kvitancoj de cerealo sur kalkoŝtonoj kaj papiruso.[8] Frua impostado estas priskribita ankaŭ en la Biblio. En Genezo (ĉapitro 47a, verso 24a – en la Nova Internacia Versio), oni asertas "Sed kiam venas la rikolto, donu kvinonon al la Faraono. La aliajn kvar kvinonojn vi povas gardi por semoj por la kampoj kaj por manĝo por vi kaj por viaj familioj (domoj) kaj por viaj infanoj". Jozefo estis diranta al la popolo de Egipto kiel dividi sian rikolton, havigante parton al la Faraono. Tiu parto (20%) de la rikolto estis la imposto (en tiu okazo, speciala pli ol ordinara imposto, ĉar ĝi estis kolektita kontraŭ atendita malsatego). La akirita pluso estis redonita kaj egalece kunhavita kun la popolo de Egipto kaj komercigita kun la najbaraj landoj, tiele savante kaj plialtigante Egiption.[9] Konata estas ankaŭ fama epizodo de la Nova Testamento, en kiu oni demandis al Jesuo pri la devigo pagi imposton; en simbola abstrakta parolmaniero, li respondis "Donu al Cezaro tion kio estas de Cezaro".[10]

Samgharitr estas la nomo menciita por la impostokolektisto en la Vedaj tekstoj.[11] En Hattusa, nome la ĉefurbo de la Hitita Imperio, la cerealo estis kolektita kiel imposto el la najbaraj landoj, kaj stokitaj en grenstokejoj kiel montro de la riĉo de la reĝo.[12]

Impostopago, kalkoŝtono de Jaumont, 2-a aŭ 3-a jarcento, Metz, konservita en la Musée de la Cour d'Or.

En la Persa Imperio, regulita kaj eltenebla impostosistemo estis enkondukita de Dario la 1-a la Granda en la jaro 500 a.K.;[13] la impostosistemo de Persio estis adaptita al ĉiu satrapeco (nome la areo regata de satrapo aŭ provinca guberniestro). Je diferencaj epokoj, estis inter 20 kaj 30 satrapecoj en la imperio kaj ĉiu el ili estis taksita laŭ sia supozita produktiveco. Estis la respondeco de la satrapo kolekti la impostokvanton kaj sendi ĝin al la imperia trezoro, post substrahi siajn elspezojn (tiuj elspezoj kaj la povo decidi pri precize kiel kaj el kio kolekti la monon en la provinco, havigis maksimuman oportunon por riĉigoj). La kvantoj postulitaj el la diversaj provincoj havigas buntan bildon de ties ekonomia potencialo. Por ekzemplo, Babilono estis kalkulita por la plej alta kvanto kaj por rimrkinda mikso de varoj; nome mil arĝentaj talantoj kaj kvar monatoj de manĝoliverado por la armeo. Hindio, provinco legendiga pro sia orabundo, devis liveri orpolvon egalan en valoro al la tre granda kvanto de 4 680 arĝentaj talantoj. Egipto estis fama pro la riĉo de siaj rikoltoj; ĝi estis la cerealejo de la Persa Imperio (kaj nur poste ankaŭ de la Romia Imperio) kaj oni postulis, ke ĝi liveru 120 000 mezuraĵojn de greno krom 700 arĝentaj talantoj.[14] Tiu imposto estis ekskluzive starigita por la satrapecoj bazite sur iliaj teroj, produktokapablo kaj impostaj niveloj.[15]

La Rozeta ŝtono, priimposta dokumento eldonita de Ptolemeo la 5-a en la jaro 196 a.K. kaj verkita en tri lingvoj "kondukis al la plej fama deĉifrigo en la tuta historio — nome la solvo de la hieroglifoj".[16]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Islamaj regantoj trudis la zakaton (imposto al islamanoj) kaj la ĝizia-n (porpersona imposto por la konkeritaj ne-islamanoj). En Hindio tiu praktiko startis en la 11-a jarcento.

Dokumento pri historiaj impostoj, nome gabeloj: Bail des gabelles (1687).

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento imposto reprezentis nur malgrandan parton de la monfontoj de la ŝtatoj. Efektive, la ŝtatoj tiam havis malpli grandajn bezonojn (ili zorgis precipe nur pri polico, diplomatio...), kaj ili posedis rekte multajn terojn kaj produktorimedojn (arbarojn, minejojn...), de kiuj mem ili profitis. Pri elspezoj plej konstantaj estis subteno de militoj, kaj de la altaj socipolitikaj tavoloj (nobelaro, terposedantoj, militistaro, ŝtataj funkciuloj ktp.).

La gabelo estis imposto pagenda al la senjoro laŭ la sistemo de feŭdismo en la Mezepoko. Ĝi plikostigis diversajn bazajn produktojn, kiel ekzemple la salo. La plejparto de la starigoj de impostoj estis esceptaj, por respondeci al pruntopreno farita de la reĝo, kiu transdonis al sia pruntinto la rajton starigi la imposton. Se la pruntinto estis efika en sia impostokolektado, li ricevis sian monon, male la reĝoj konsideris, ke ili jam ne plu respondecis.

En la franca feŭdisma juro, la reĝo povis starigi la imposton nur post kunvoko de la parlamentecaj Ĝeneralaj Statoj, kaj nur por pagi elaĉeton, financi militon aŭ geedzigon. En la 14-a jarcento, dum la regado de Karlo la 5-a aperis la permanenta imposto, per la gabelo kaj la "fouage"[17]. La devigo kunvoki la Ĝeneralajn Statojn pou starigi la imposton estis abolita en la 2a de novembro 1439 fare de Karlo la 7-a[18].

15a-jarcenta reprezento de la pastro John Ball kuraĝiganta la ribelulojn; Wat Tyler estas montrita ruĝe, el maldekstro. Grava tialo de la kamparana ribelo en Anglio en 1381 estis la altaj impostoj rezultintaj el la milita konflikto kun Francio dum la Centjara milito.

En la sama epoko, oni starigis la permanentan imposton sed ne unuformece en la tuta regno. Fakte, la imposto estis pagita nur de la malalta popolo en la Nordo de la Regno kaj pagita nur el ties havaĵoj (kampoj, muelejoj...) en la Sudo de la Regno, kio okazigis ke kelkaj nobeloj kiuj posedis tiajn havaĵojn estis alvokitaj pagi la imposton. La ekvalidigo de kelkaj reĝaj impostoj okazigis la eksplodojn de insurekcioj kiel la ribelo de la "Maillotins" en 1382 en Francio kaj la kamparana ribelo en Anglio en 1381.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La impostoj komponos la kernon de la plifirmigo de la monarkio kaj de la centrigo kiun la reĝoj de Francio klopodos validigi el la regado de Francisko la 1-a. La monarkoj klopodos unuformigi la impostan sistemon je skalo de la tuta lando kaj por permanenta funkciado.

Francisko la 1-a de Francio pentrita en 1515.

La ŝtata trezoro, nome "Trésor de l’Épargne" (ŝpartrezoro), fondita en 1523 (dum la regado de Francisko la 1-a), sistemigis la "Généralités", nome la fiskaj provincoj. Ĝi zorgos por la konstanta plialtigo de la impostado. Tiel, la impostokolektado havigis 2 milionojn da turaj pundoj en 1515, la duoblon en 1530 kaj 12 milionojn en 1560. Tiel laŭlonge de kvardek kvin jaroj, la fiska impostado sesobliĝis. Siaflanke la imposto «taxe des aisés», ekvalidigita en 1542 ŝarĝis partikulare la riĉulojn. Sed la impostado restis iome ankoraŭ variebla depende de la regionoj. Tiel, Bretonio disponis de pli avantaĝa impostado, kiu estis historie unu de la kondiĉoj por ties aligo al la Regno de Francio.

En Anglio siaflanke, Karlo la 1-a estis devigita starigi impostojn por financi la militon kaj konsekvence kunvoki sian Parlamenton kun kiu li estis en historia opozicio (pro religiaj kaj partiaj tialoj). Tiu kunvoko ebligos, ke la parlamentanoj plifirmigu sin fronte al la reĝa povo, starigu sian armeon kaj eksplodigi internan militon.

Nombraj registroj de registara impostokolektado en Eŭropo ekde almenaŭ la 17-a jarcento estas ankoraŭ disponeblaj nuntempe. Sed la impostadaj niveloj estas malfacile kompareblaj al la grando kaj al la fluo de la ekonomio ĉar la kvanto de la produktado ne estas facile disponebla. Impostado kiel procento de la produktado de finaj havaĵoj povis atingi 15–20% dum la 17- jarcento en lokoj kiel Francio, Nederlando, kaj Skandinavio. Dum la milit-plenaj jaroj de la 18-a jarcento kaj komenco de la 19-a jarcento, la impostoproporcioj en Eŭropo pliiĝis draste ĉar la milito iĝis pli multekosta kaj la registaroj iĝis pli centrigitaj kaj emaj al kolektado de impostoj. Tiu pliigo iĝis plej granda en Anglio; Peter Mathias kaj Patrick O'Brien trovis, ke la impostoŝarĝo pliiĝis je 85% en tiu periodo. Alia studo konfirmis tiun ciferon, kaj oni trovis, ke la enspezo el porpersona impostado kreskis preskaŭ sesoble laŭlonge de la 18-a jarcento, sed tiu rapida ekonomia kresko faris la realan ŝarĝon por ĉiu individo nur duoble en tiu periodo antaŭ la industria revolucio. La veraj impostoproporcioj estis pli altaj en Britio ol en Francio la jarojn antaŭ la Franca Revolucio, dufoje en la komparo de la porpersona impostado, sed tio estis metita en la internacia komerco. En Francio, la impostado estis pli malalta sed la ŝarĝo estis ĉefe direktita al terposedantoj, individuoj kaj al interna komerco kaj tiele tio kreis pli da kolera malkonsento.[19]

Kovrilo de la verko La riĉo de nacioj, de Adam Smith, 1776. En tiu verko oni analizas la bazan funkciadon de la ekonomio.

En postaj epokoj, la rolo kaj tipo de impostado estos celo de debatoj en la konstruado de la modernaj ŝtatoj, kiel grava fako de la ekonomiko. De post la Unua Mondmilito, la ŝtatoj pli intervenadas en ekonomiaj kaj socialaj aferoj; ili havis pli kaj pli da bezonoj, kiaj por sansistemo, edukado, transporto ktp. Tial ili pli kaj pli gravigis imposton inter siaj monfontoj. Hodiaŭ imposto ĝenerale reprezentas grandegan plimulton de la monfontaro de la ŝtatoj.

Impostado kiel procento de la MEP en 2016 estis 45.9% en Danio, 45.3% en Francio, 33.2% en Unuiĝinta Reĝlando, 26% en Usono, kaj inter ĉiuj membroj de la OECD averaĝo de 34.3%.[20][21]

Fundamenta principaro de la impostado[redakti | redakti fonton]

Unu de la fundamentaj priokupigoj de la Publika Trezoro estis determini la kriteriojn kaj principojn kiuj devas regadi la impostosistemon, por ke tiu estu kvalifikita kiel optimuma. Ne estas tamen ĝenerala interkonsento pri kiuj estu tiaj principoj, sed la plej etendaj estas la jenaj:

  • Principo de ekonomia efiko: kiu konsistas en tio ke la enspezo de la imposto devas esti plej granda ebla, kaj ties kolektado de devas esti elspeziga.
  • Principo de justeco: kiu konsistas en tio ke la loĝantoj de difinita lando devas kontribui al la subtenado de la regado kaj de la registaro en proporcio plej proksima eble al ties ekonomiaj kapabloj kaj de la obeo aŭ malobeo de tiu principo dependas la egaleco aŭ malegaleco en la impostada sistemo.
  • Principo de certeco: ĉiu imposto devas havi fiksecon en siaj esencaj elementoj (objekto, subjekto, pagesceptoj, tarifo, epoko por pago, malplenumoj kaj respektivaj punoj), por eviti arbitraj agadoj fare de la aŭtoritaoj kaj de la koncernaj funkciuloj.
  • Principo de administraciaj komforto kaj facileco: ĉiu imposto devas esti kolektita en la epoko kaj en la maniero en kiuj plej probable povos fari sian pagon la kontribuanto. Estas nepre necesa konstati kiel la kosto de administrado de fiska sistemo estas kompensata per la espereblaj plibonigoj en efiko kaj egaleco.

Fiska politiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fiska politiko.

En ekonomiko kaj politika scienco, fiska politiko estas la uzado de registaraj enspezo-kolektado (ĉefe per impostoj) kaj elspezaro por influi super la ekonomio. Laŭ la Kejnsisma ekonomiko, kiam registaro ŝanĝas la nivelojn de impostado kaj la registaran elspezaron, ĝi tuŝas la agregitan mendadon kaj la nivelon de ekonomia aktiveco. Fiska politiko povas esti uzata por stabiligi la ekonomion laŭ la fluo de la negoca ciklo. La du ĉefaj rimedoj de la fiska politiko estas la ŝanĝoj en la nivelo kaj kompono de impostado kaj registara elspezaro en variaj sektoroj.

Imposta fraŭdo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Imposta fraŭdo.

La imposta fraŭdo aŭ imposta evitado, konata ankaŭ kiel fiska fraŭdo, estas la kontraŭleĝa aktivaĵo en kiu eniras personoj aŭ entreprenoj kiam ili kaŝas havaĵojn aŭ enspezojn al la impostaj aŭtoritatoj, aŭ trovalorigas la konceptojn por dedukti pagojn, cele al pago de malpli da impostoj ol tiuj kiuj laŭjure devas esti pagitaj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La opozicio al la impostada premo estas probable tiom antikva kiom la impostado mem, dum ĉiam tio konsistis en elpreno de propra havaĵo por celo ne ĉiam komprenata kiel socia, sed nur en la profito de aliulo. Krome, dum la 20-a jarcento okazis regula iompostioma plialtigo de la pezo de la impostado en la ekonomioj, ĉu pro la pli ampleksaj necesoj de la socioj aŭ ŝtatoj, ĉu pro la plej altaj mondisponoj de la pagantoj; tial la opozicio iom post iom estis strukturita ĉirkaŭ tre diversaj ideologiaj kaj politikaj doktrinoj. Tiu teorigo iel akompanis la svagigon de la socialaj utopioj kaj la alvenon de socio konsiderata kiel pli individuisma.

Libertarianistoj kaj ekonomiistoj de aŭstria skolo konsideras impostojn esti rabo, ĉar la paganto ne pagas ĝin libervole, sed sub la minaco per sankcioj.[22]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charles E. McLure, Jr.Taxation. Encyclopaedia Britannica. Alirita 3a de Marto 2015.
  2. 2013-2014 The worldwide personal tax guide United Arab Emirates. Ernst & Young. Alirita 3a de Marto 2015.
  3. Vidu por ekzemplo Internal Revenue Code [1] en la okazo de la Usonaj Federalaj Impostoj.
  4. America's Berlin Wall: Congress increases the ransom expats must pay to escape the taxman (“Amerika Berlino-muro: La kongreso pliigas la elaĉeton, kiun elpatrujigitoj devas pagi por eskapi la impostiston”), The Economist, la 12-a de junio 2008. [2] Alirita la 24-an de julio 2016.
  5. 5,0 5,1 5,2 Ferreiro Lapatza, José Juan. Curso de derecho financiero español. Marcial Pons ediciones jurídicas y sociales S.A. ISBN 9788497683449.
  6. Taxes in the Ancient World, University of Pennsylvania Almanac, Vol. 48, No. 28, 2 April 2002
  7. David F. Burg. (2004) A World History of Tax Rebellions. Taylor & Francis, p. vi–viii. ISBN 9780415924986.
  8. Olmert, Michael (1996). Milton's Teeth and Ovid's Umbrella: Curiouser & Curiouser Adventures in History, p. 41. Simon & Schuster, New York. (ISBN 0-684-80164-7).
  9. The Bible.
  10. (Mateo 22, 15-21)
  11. Prasad, R. U. S.. (2020-10-06) The Rig-Vedic and Post-Rig-Vedic Polity (1500 BCE-500 BCE) (angle). Vernon Press. ISBN 978-1-64889-001-7.
  12. Ancient tax collectors amassed a fortune — until it went up in smoke (14a de septembro 2020).
  13. Darius I (Darius the Great), King of Persia (from 521 BC). 1902encyclopedia.com. Alirita 22a de januaro 2013.
  14. History of Iran (Persia). Historyworld.net. Alirita 22a de januaro 2013.
  15. The Theocratic Ideology of the Chronicler – by Jonathan E. Dyck – p. 96 – Brill, 1998
  16. British MuseumHistory of the World in 100 Objects:Rosetta Stone. BBC.
  17. Naissance de la politique monétaire ? - Bibliothèque nationale de France
  18. 2 de novembre 1439: Naissance de l'impôt permanent - André Larané, Herodote.net, 17a de marto 2012
  19. Hoffman, Phillipe kaj Kathryn Norberg (1994), Fiscal Crises, Liberty, and Representative Government, 1450–1789, p. 300 .
  20. OECD Revenue Statistics: 1965-2016.
  21. Tax/Spending Burden, Forbes magazine, 05-24-04
  22. Schweigl, Johan. (2011-03-25) “Rothbardův anarcho-kapitalismus”, Ekonomické a právní aspekty regulace společenských vztahů z pohledu čtvrté generace rakouské ekonomické školy (ĉeĥe), p. 85–86.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Albi Ibáñez, Emilio, Sistema Fiscal Español I. Ed. Ariel Economía. 23a eld. Barcelona. 2008.
  • Thomas Berns, J. C. K. Dupont kaj M. Xifaras (direkt.), Philosophie de l'impôt, Éditions Bruylant, collection «Penser le droit», 2006.
  • Michel Bouvier, Introduction au droit fiscal général et à la théorie de l'impôt, Librairie générale de droit et de jurisprudence, 2014 (12a eld.).
  • Albert Bovigny, Gestion et Prévention Fiscale des PME, PUF, collection «Que sais-je?», numéro 2929.
  • Pascal Broulis, L'impôt heureux, Éditions Favre, Lausanne, 2011 (ISBN 978-2-8289-1248-2).
  • Calvo Ortega, Rafael, Curso de Derecho financiero, I. Derecho tributario, Parte General. Ed. Thomson Civitas. ISBN 84-470-2650-7.
  • Liêm Hoang-Ngoc, Vive l'impôt!, Éditions Grasset, 2007.
  • Jean Lamarque, Olivier Négrin kaj Ludovic Ayrault, Droit fiscal général, collection «Manuel», Litec, 2009, 1132 pp.
  • Alain Laurent, Théories contre l'impôt (anthologie), Éditions Les belles lettres, 2000.
  • José María Martín, Ciencia de las Finanzas Públicas. Bs. As. Argentina.
  • Minarik, Joseph J. (2008). "Taxation". En David R. Henderson (eld.). Concise Encyclopedia of Economics (2a eld.). Library of Economics and Liberty. ISBN 978-0865976658. OCLC 237794267.
  • Jean-Marie Monnier, «La politique fiscale: objectifs et contraintes», en Centre d'économie de la Sorbonne - Archives ouvertes, 5a de majo 2008 (konsultita la 19an de februaro 2013).
  • My taxes go where? How countries spend your money (17a de Februaro 2015), The BBC.
  • Pérez Royo, Fernando, Derecho Financiero y Tributario. Parte General. Ed. Thomson Civitas, 17a eld.
  • Seelkopf, L., Bubek, M., Eihmanis, E. et al. The rise of modern taxation: A new comprehensive dataset of tax introductions worldwide. Rev Int Organ (2019).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tax en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Impuesto en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Impôt en la franca Vikipedio.