Impostistoj (biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni nomis impostistojn en anktikva Romio, la kavaliroj de la regnaj farmimpostoj, komisiitajn por la ensakigo de l' impostoj kaj ĉiuspecaj rentoj, tiel en Romo mem, kiel en aliaj partoj de l' Imperio. La riĉecon ofte ili akiris kiel produkto de kontraŭleĝaj postuloj kaj de skandalaj profitoj. La nomo "impostisto" en Evangelioj etendiĝas al ĉiuj, kiuj administris ŝtatajn financojn kaj al la malsuperaj agentoj. Sub romia superregado, la impostoj estis tio, kion la judoj plej malfacile akceptis, kaj tio, kio kaŭzis ĉe ili la plej grandan koleron; ĝi okazigis plurajn ribelojn kaj oni faris ĝin religia demando, ĉar oni rigardis ĝin kiel kontrauan al la Mosea Leĝo. Oni eĉ formis potencan partion, ĉe kies kapo estis iu Jehuda, la Gaŭlonido kaj kiu starigis la rifuzon al la impostpago kiel principon. La judoj do abomenis la impostopagon kaj sekve ĉiujn homojn, komisiitajn por ricevi ĝin. Tial ilia abomeno kontraŭ la impostitoj ĉiurangaj, inter kiuj oni povus trovi homoj tre estimindajn, sed, kiuj, pro siaj funkcioj, estis malestimaj, same kiel tiuj, kiuj vizitadis ilin kaj kiuj estis konfuzataj en la sama mallaŭdo. Jesuo alvokis impostistojn kaj ĉeestis ilin, kaj, pro tio, multaj judoj mallaŭdis Jesuo, kaj demandis ofte kial li ĉeestis impostistojn. Multaj el unuaj kristanoj estis impostistoj, ĉar antaŭ la malestimo de judoj, ili trovis spiritan komforton ĉe kristanismo.