Improviza eksploda aparato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
konfiskitaj eksplodaj aparatoj en Bagdado, (novembro 2005)

Improviza eksploda aparato (angle improvised explosive device, IED) estas neindustria eksplodiga bombo, kiu estis pretigita ofte per fakuloj metie. Ĝi estas kamuflita kaj eksplodas sekrete, neatendite.

Oni produktas tiujn bombojn el facile akireblaj materialoj kiel ekz. kemisterko. Oni povas aldoni al la bombo najlojn, kemiaĵojn, nukleajn materialojn ks.. Tiel povas estiĝi malpura bombo.

Ĝi povas ekfunkcii mekanike aŭ per radia teledirektado aŭ per aliaj metodoj. La improviza eksploda aparato estas uzata amase en Irako ekde 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]